Kongreso de la Argentina Nacio

La Kongreso de la Argentina Nacio aŭ en hispana Congreso de la Nación Argentina estas la oficiala nomo de la organizaĵo kiu plenumas la leĝdonan povon de la regado de la Respubliko Argentino. Temas pri asembleo duĉambra, formita de Deputitaro, kiu konsistas el 257 deputitoj, kaj Senato, kiu konsistas el 72 senatanoj.

Kongreso de la Argentina Nacio
emblemo
duĉambra parlamento
Komenco 12-a de majo 1864 vd
Geografia situo 34° 36′ 35″ S, 58° 23′ 33″ U (mapo)-34.60965278-58.39258056Koordinatoj: 34° 36′ 35″ S, 58° 23′ 33″ U (mapo)
Lando(j) Argentino vd
Sidejo Palaco de la Kongreso de la Argentina Nacio
Kongreso de la Argentina Nacio (urbo Bonaero)
Kongreso de la Argentina Nacio (urbo Bonaero)
DEC
Kongreso de la Argentina Nacio
Kongreso de la Argentina Nacio
Map
Kongreso de la Argentina Nacio
Retejo Oficiala retejo
vdr
Vido de la Kongreso de la Argentina Nacio ekde oriento de la Placo de la Kongreso, kun statuo La Pensanto de Rodin antaŭe.

La Kongreso faras sesiojn inter la 1-a de marto kaj la 30-a de novembro ĉiujare, kvankam la prezidento de Argentino povas kunvoki sesiojn eksterordinare aŭ pludaŭrigi ties etendon.[1] En la unua kazo estas la prezidento kiu determinas la pritraktotajn temojn, dum ĉe la dua kazo la Kongreso havas liberan iniciaton. Laŭ la interpretado fare de la Ĉambroj, tiu pludaŭrigo de sesioj povas esti ankaŭ ordonita de la Kongreso.

Ties sidejo troviĝas en la Palaco de la Kongreso en la urbo Bonaero, ĉe la Placo de la Kongreso kiu troviĝas ĉe okcidenta pinto de la Avenuo Majo, kiu konektas ĝin rekte kun la Placo Majo, kie troviĝas la Rozkolora Domo, nome sidejo de la ŝtata plenuma povo. Ĝi estas konsiderata la dua parlamenta konstruaĵo plej granda en la mondo.

La Senato komponiĝas de tri (3) reprezentantoj el ĉiu el la provincoj federitaj, plus tri el la Federala Ĉefurbo (Ciudad Autónoma de Buenos Aires, Aŭtonoma Urbo Bonaero); ili estas elektitaj per rekta voĉdonado fare de la loĝantoj de ĉiu distrikto, pere de la sistemo de listo nekompleta, korespondante du al la listo kiu ricevis plej grandan kvanton de voĉdonoj kaj unu al tiu kiu postsekvos (el tiuj tri elektitaj senatanoj, almenaŭ unu devas esti virino). La Deputitaro komponiĝas de kvanto de reprezentantoj variebla laŭ la loĝantaro de ĉiu distrikto (ĉiu el la Provincoj kaj la Federala Ĉefurbo), sed tiu kvanto neniam povas esti malpli ol tri kaj ili estas elektitaj pere de la proporcia sistemo D'Hont.

La senatanoj daŭras ses jarojn en sia regotempo, sed la Senato renoviĝas trione ĉiun duan jaron, koresponde realigi la elektadojn por renovigo laŭ distriktoj alterne. Male, la deputitoj daŭras kvar jarojn kaj la Ĉambro renoviĝas duone; ĉiu distrikto elektas ĉiun duan jaron la duono de la reprezentantoj kiuj korespondas. Kaj senatanoj kaj deputitoj povas esti reelektitaj per nedifinita tempo.

Notoj redakti

  1. Constitución Nacional: Artículo 63. Arkivita el la originalo je 2013-05-01. Alirita 2014-04-12.

Eksteraj ligiloj redakti

34° 36′ 34.75″ S 58° 23′ 33.29″ U / 34.6096528 °S, 58.3925806 °U / -34.6096528; -58.3925806 (mapo)