Lupola medikago

(Alidirektita el Medicago lupulina)

Lupola medikago (Medicago lupulina L. 1753) estas jara aŭ dujara, foje plurjara herbeca planto de la fabaca familio sufiĉe komuna en la mezvarmaj regionoj. Ĝin oni foje kultivas kiel manĝaĵon por bestoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lupola medikago
Medicago lupulina L. 1753
Medicago lupulina L. 1753
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Genro: Medikago Medicago
Specio: Lupola medikago Medicago lupulina
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Ĝi povas alti 15 ĝis 60 cm kun fajnaj tigoj ofte kuŝitaj kiam ĝi ekkreskas kaj stariĝantaj poste. La trilobajn foliojn portas longa petiolo. La folieroj ovalas kaj iom dentas ĉe la pinto.

La tre etaj floroj flavas kaj estas grupitaj en premitaj grapoloj.

La frukto estas dehiska guŝo entenanta nur unu semon.

Bildaro redakti