Medinilla [mediNIlja] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Medinilla estas komprenebla etimologie kiel Malgranda Urbo, el araba vorto "medina" signifanta urbon, kiel tre ofta deveno en hispanlingvaj loknomoj, ekzemple ĉe Medina del Campo.

Medinilla
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05619
Demografio
Loĝantaro 78  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 26′ N, 5° 37′ U (mapo)40.439444444444-5.6175Koordinatoj: 40° 26′ N, 5° 37′ U (mapo) [+]
Alto 1 056 m [+]
Areo 23 km² (2 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Medinilla (Provinco Avilo)
Medinilla (Provinco Avilo)
DEC
Medinilla
Medinilla
Situo de Medinilla
Medinilla (Hispanio)
Medinilla (Hispanio)
DEC
Medinilla
Medinilla
Situo de Medinilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Medinilla, Ávila [+]
vdr
Medinilla en la provinco Avilo.
Placo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan montaran areon de 22,88 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 104 loĝantojn. Ĝi perdis 41 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 97 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Sorihuela, Santibáñez de Béjar (Salamanko), Puente del Congosto (Salamanko), Neila de San Miguel, El Tejado (Salamanko), Becedas, Gilbuena kaj Junciana.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti