Megan Nicole KANKA (7-an de decembro, 1986 - 29-an de julio 1994) estis junulino, kiun seksatencis kaj murdis la najbaro Jesse Timmendequas en Hamilton Township (Mercer County, New Jersey). Timmendequas estis jam konviktita seksa ofendanto.

Megan Kanka
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1986 (1986-12-07)
en Manhatano
Morto 29-an de julio 1994 (1994-07-29) (7-jaraĝa)
en Hamilton Township
Ŝtataneco Usono
TTT
Retejo http://www.megannicolekankafoundation.org/
vdr

Morto de Megan rezultis akcepton de la Megan-leĝo, kiu antaŭskribas anoncon, se konviktita seks-ofendanto loĝiĝas en la najbaro. La leĝo nun estas federacia.

Ŝi estis forrabita la 29-an de julio, 1994. Kanka alproksimis la domon de Timmendequa kaj li diris al ŝi, ke li havas hundidon, sed ĝi estas tro juna por eliri, tiel ŝi devas eniri la domon. Ŝi interkonsentis, sed en la loĝejo ne estis hundo.

Post la seksa perforto, Timmendequas murdis ŝin kaj dispecigis ŝian korpon. Oni juĝis lin je morto.

La Fondaĵo Megan Nicole Kanka prizorgas ŝian memoron.

Eksteraj ligiloj redakti