Megeces [meĤEzes] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco.

Megeces
Megeces desde la carretera que va a Portillo.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47440 [+]
Demografio
Loĝantaro 434  (2022) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 24′ N, 4° 34′ U (mapo)41.407222222222-4.5666666666667Koordinatoj: 41° 24′ N, 4° 34′ U (mapo) [+]
Alto 741 m [+]
Areo 19,26 km² (1 926 ha) [+]
Situo de Megeces
Situo de Megeces

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Megeces [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Megeces en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.
La preĝejo.
La ponto.

GeografioRedakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,04 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 433 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 300 el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 35 km de Valadolido, provinca ĉefurbo. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj.

HistorioRedakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

AktualoRedakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la romanik-mudeĥara preĝejo de la 16-a jarcento kaj mezepoka unuarka ponto.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti