Meksika Anarkiisma Federacio

La Meksika Anarkiisma Federacio (hispane Federación Anarquista Mexicana) estis meksika anarkiisma organizaĵo kiu ekzistis el 28a de Decembro, 1945, ĝis la 1970-aj jaroj. Ĝi aperis kiel Anarkiisma Federacio de la Centro kunigita al la Anarkiisma Federacio de la Federala Distrikto, respektive meksika ĉefurbo. Ĝi publikigis la gazeton Regeneración. Ĝi ricevis la helpon de ĵus ekzilitaj hispanaj anarkiistoj kiuj serĉis rifuĝon en Meksiko post la elfuĝo el la diktatoreco de Francisco Franco.[1]

Meksika Anarkiisma Federacio
organizaĵo
Komenco 1945 vd
vdr

Ĝi ne estis aligita al la Internacio de Anarkiistaj Federacioj, kiu kreiĝis iom antaŭ la stagnado de la Meksika Anarkiisma Federacio.

Referencoj redakti

  1. "Regeneración y la Federación Anarquista Mexicana (1952-1960)" de Ulises Ortega Aguilar [1] Alirita la 1an de aŭgusto 2016.