Herbeja melampiro

(Alidirektita el Melampyrum pratense)

La Herbeja melampiro, Melampyrum pratense L., estas specio el la familio Orobankacoj (Orobanchaceae). Male al sia epiteto en la latina kaj en Esperanto tiu planto kreskas nur en arbaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Herbeja melampiro
Melampyrum pratense
Melampyrum pratense
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Klado: Angiospermoj
Klado: Verdukotiledonoj
Klado: Asteredoj
Ordo: Lamialoj
Familio: Orobankacoj
Tribo: Rhinantheae
Genro: Melampyrum
Melampyrum pratense
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Tutjara herbo, kun paraj folioj lancformaj kaj malhelverdaj. Floroj 10-20mm longaj kun flava koloro kaj blanka tubo.

La semo de la planto logas la arbarajn formikojn. Ili diserigas la semojn de la planto, kiam ili reiras al siaj nestoj por nutri la idojn. La planto estas indikilo pri malnovaj arbaroj, ĉar la formikoj neniam portas sian nutraĵon pli ol unu metron for kaj malfacile trairas kampon por iri al arbara loko.

La Herbeja melampiro estas nutra planto por la raŭpoj de papilio nomata Melampira melikto (Mellicta athalia). La Herbeja melampiro estis uzata en la tradicia medicino en Aŭstrio kontraŭ la kalkigo de la vejnoj kaj kontraŭ reŭmatismo.

Vidu ankaŭ redakti