Melgar de Yuso [melGAR deĜUso] estas municipo en la oriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato.

Melgar de Yuso
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34467
Demografio
Loĝantaro 262  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 15′ N, 4° 15′ U (mapo)42.253333333333-4.2544444444444Koordinatoj: 42° 15′ N, 4° 15′ U (mapo) [+]
Alto 749 m [+]
Areo 26 km² (2 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Melgar de Yuso (Provinco Palencio)
Melgar de Yuso (Provinco Palencio)
DEC
Melgar de Yuso
Melgar de Yuso
Situo de Melgar de Yuso
Melgar de Yuso (Hispanio)
Melgar de Yuso (Hispanio)
DEC
Melgar de Yuso
Melgar de Yuso
Situo de Melgar de Yuso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Melgar de Yuso [+]
vdr

Geografio redakti

 
La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 26,58 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 254 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 460 loĝantojn el la 1900-aj jaroj. Ĝi distas 38 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado en 988 fare de Fernán Mentález, vasalo de Fernán González, kiuj same reloĝigis aliajn proksimajn lokojn kiel Melgar de Fernamental (iam Melgar de Suso). Melgar de Yuso estis nomita iam "de los Caballeros" (de la Kavaliroj) pro sia proksimeco al la Jakoba Vojo kaj sia rilato kun la Ordeno de Santiago. Ĝi ricevis saman foruon kiel Melgar de Suso (nun Melgar de Fernamental) konfirmita de la grafo de Kastilio la 8an de septembro 988. Melgar de Yuso estis ĉefurbo de graflando, kies titulo estis havigita de Henriko la 4-a de Kastilio al Fadrique Enríquez de Mendoza. Estas iama fortikaĵo, nome la Palaco de Ramírez, nun privata loĝejo. Iam en Melgar de Yuso, estis fama Hospital Regional de Romeros, al kiu oni atribuis miraklajn kuracojn.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la fasado de la kastelo, la preĝejo, la ermitejo ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti