Memcenzuro estas la ago cenzuri aŭ klasifiki sian propran parolon aŭ bildon. Tio estas farita pro timo de, aŭ respekto al, la sentoj aŭ preferoj (efektivaj aŭ perceptitaj) de aliaj kaj sen evidenta premo de iu specifa partio aŭ institucio de aŭtoritato, sed kio povas veni poste. Memcenzuro ofte estas praktikita de filmproduktantoj, kinreĝisoroj, eldonistoj, novaĵprezentistoj, ĵurnalistoj, muzikistoj, verkistoj kaj aliaj specoj de aŭtoroj, inkluzive de individuoj, kiuj uzas sociajn amaskomunikilojn.

Historie tio okazis ofte en epokoj kaj reĝimoj kie ne estas kompleta parollibereco.