Narmer

(Alidirektita el Menes)

Narmer (aŭ Meneso) estis la unua faraono de la Antikva Egiptio kaj fondinto de la 1a dinastio ĉirkaŭ la 4a jarmilo a.K, en la jaro 3150 a.K. ekiĝante en la Frua Dinastia Periodo de Egiptio (3150 - 2680).

Narmer
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Tombo Umm el-Qa'ab vd
Ŝtataneco Antikva Egiptio vd
Familio
Dinastio Unua egipta dinastio vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kvankam lia identeco estas debatita, la egiptologoj koincidas ankaŭ identigante lin kun la faraono Meneso. La unua faraono nomata 'Meni' en la Reĝa Listo de Abidozo kaj la Reĝolisto de Torino, MenMin de Herodoto kaj Menes de Tis de Manetono en liaj epitomoj, verkoj de Seksto Julio Afrika, Eŭzebio de Cezareo kaj la monaĥo Georgo Sinkelo.

Ambaŭ flankoj de la tabulo
Paleto de Narmer

Menes regis dum 62 jaroj laŭ Seksto Julio Afrika, aŭ 60 jaroj laŭ Herodoto kaj Georgo Sinkelo. Kvankam en la armena versio de Eŭzebio de Cezareo li nur regis 30 jarojn.

Menes estis reĝo de la Supra Egiptio, ebla sukcedanto de Hr skr, Horus Skorpio. Li konkeris Suban Egiption (Nildelto) kaŭ starigis la ĉefurbon en Ineb Hedi "Blanka murego", la estonta Memfiso. Li avancis kun sia armeo trans la landlimoj kaj pereis premita de hipopotamo laŭ Seksto Julio Afrika). La venko de la unua unuiĝo de la Antikva Egiptio restis alegorie registrita en la tiel nomata Paleto de Narmer, laŭ Gardiner.

Eksteraj ligiloj redakti