Georgo Sinkelo

BIZANCAJ HISTORIISTOJ
Henriko la 3-a |-
persono = GEORGO SINKELO
nomo = Georgo
kromnomo = Sinkelo
sekso = vira
nacio = bizanca
naskiĝoloko =
mortodato = post 810
mortoloko =
aktiveco = historiisto
aktiveco2 = sekretario de la konstantinopola patriarko Tarasio
aktiveco3 = monaĥo

BiografioRedakti

Georgo Sinkelo vivis kiel monaĥo. Li alvenis al Konstantinopolo por okupi, ekde 784 ĝis 806, la oficon de sinkelo de la patriarko Tarasio. La sinkelo, nome persona sekretario, estis la rangulo plej altgrada en la eklezia hierarkio, malsupera nur al la patriarko mem, kies kutime estis la komune proponita posteulo. Georgo Sinkelo, tamen, ne posteulis Tarasion, sed li retiriĝis en monaĥejo kie verkis sian selektaĵon de kronografio (Ἐκλογὴ τῆς χρονογραφίας), aŭ universala historio kiu kovris la jarojn ekde la kreo de la mondo ĝis la regno de Diokleciano.

Sinkelo montriĝas persista defendanto de la kristana ortodoksio, kaj pro tio utiligas oftajn citaĵojn de la Patroj de la Eklezio, kiel de Gregorio de Nazianco kaj Johano Krizostomo. Tiuj fragmentoj de antikvaj verkistoj kaj citaĵoj de apokrifaj libroj igas sian verkon aparta ŝatebla. Ekzemple, gravaj eroj de la origina teksto de la Kroniko de Eŭsebio de Cezareo estis rekonstruitaj danke al liaj citaĵoj.

Liaj precipaj fontoj estis Aniano el Aleksandrio kaj Panodoro el Aleksandrio, monaĥoj kiuj verki ĉirkaŭ la 5-a jarcento el kiuj Georgo akiris grandan parton de sia scio el Manetono pri Antikva Egiptio: aliaj liaj fontoj Eŭsebio, Publio Erenio Desipo kaj Seksto Julio Afrika. Lia verko, laŭ samtempaj kritikistoj prezentiĝas kiel seka kronologio de eventoj: tiu kronologio tamen finiĝis por elimini, ĉe estontaj historiistoj, aliajn malsamajn kronologiojn

La historia verko estis plidaŭrigita, post lia morto, de la amiko Teofano Konfesanto. Atanazio kompilis en la jaroj ekde 873 ĝis 875 Tripartan historion (Historia tripartita) latinlingvan, startante el la kronikoj de Sinkelo, de Teofano, kaj de Nikoforo la 1-a el Konstantinopolo.

BibliografioRedakti

  • Editio princeps di J. Goar (1652) in W. Dindorf, Bonn Corpus scriptorum hist. Byz., 1829.
  • H. Gelzer, Sextus Julius Africanus, ii. I (1885).
  • H. Gelzer. Sextus Julius Africanus und die byzantinische Chronographie, Leipzig 1898 (rist. New York, B. Franklin, 1967).
  • K. Krumbacher, Geschichte der byzantinische Litteratur, Munich, 18972.
  • William Adler. Time immemorial: archaic history and its sources in Christian chronography from Julius Africanus to George Syncellus, Washington, D.C., Dumbarton Oaks Research Library and Collection, 1989.
  • Alden A. Mosshammer, ed., Georgii Syncelli Ecloga chronographica, Leipzig, Teubner, 1984.
  • William Adler, Paul Tuffin, translators. The chronography of George Synkellos: a Byzantine chronicle of universal history from the creation, Oxford, Oxford University Press, 2002.

Eksteraj ligilojRedakti