Menez Bre estas monteto en departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio en Francio, restaĵo de la montĉeno menez Are, kiu kulminas je 302 metroj sur kiu staras kapeleto Saint-Hervé.

Menez Bre
Kapelo Saint-Hervé
Kapelo Saint-Hervé
monto
Alteco 302 m
Situo  Francio, Bretonio, Côtes-d'Armor
Montaro Menez Are
Geografia situo 48° 35′ N, 3° 18′ U (mapo)48.576666666667-3.3072222222222Koordinatoj: 48° 35′ N, 3° 18′ U (mapo) f4
Menez Bre (Francio)
Menez Bre (Francio)
DEC
Menez Bre
Menez Bre
Situo de Menez Bre
Map
Menez Bre
vdr

Geografio redakti

Menez Bre (franclingve "Menez Bré", bretonlingve "Menez Bre") estas ĉirkaŭata de tri komunumoj : Pédernec, Tréglamus kaj Louargat. Supre je 302-metra alteco staras ankaŭ panoramtablo, kiu ebligas orientiĝi en la panoramo, kiu iras de la montoj de Arrée al la bordo el rozkolora granito.

Kapeleto Saint-Hervé redakti

La kapelo Saint-Hervé superas la regionon ofertante belegan vidpunkton al la preskaŭ tuta Tregoro. La fundamentoj de la kapelo estas tre malnovaj; ili datiĝus de la 6-a jc. La senjoroj de Cleuziou estis ĉe la origino de la konstruado de la kapelo, kiu estis rekonstruita en la 16-a kaj 17-a jc. La kapelo honoras sanktan Herve, naskita blinda sed dotita per supernaturaj kapabloj. Laŭ tradicio, Herve estus ŝpruciginta akvon el la najbara fontano[1].

La lasta restaŭrado de la kapelo datiĝas de 1939. Ekde junio 2011 la asocio de la amikoj de la heredaĵo de Pédernec, helpata de la komunumo, komencis novan restaŭradon. Modernaj vitraloj elpensitaj de Julien Lannou de Pontrieux iluminas la kapelon ekde la lasta pardonprocesio de la 19-a de junio 2011. Ekde la 26-a de marto 2012 la kapelo estas dotita de du sonoriloj el la fandejo Paccard de Annecy. La unua nomiĝas Herveo, Iwan, Nicolas, Eflamm, Vincent, Jude. Ĝi pezas 57 kilogramojn kaj estigas la noton La 440. La dua sonorilo nomiĝas Anne, Goneri, Stéphane, Moadez, Nicodème. Ĝi pezas 45 kilogramojn kaj estigas la noton Do5. Samtempe kun la du sonoriloj, la amikoj de la heredaĵo fandigis 700 sonoriletojn, kun surskribo « Menez-Bré » kaj « 2011 ». La du sonoriloj, same kiel nova krucvojo konsistanta el 14 fotoj de kalvarioj de Pédernec kaj la vitraloj estis benitaj de moŝto Denis Moutel, episkopo de Saint-Brieuc kaj Tréguier, la 18-an de marto 2012 kun ĉeesto de pli ol 1 000 personoj. La nova krucvojo estis farita de Rémy Chermat kaj Nicole Le Polès de Bégard. La du sonoriloj estis metitaj en la sonorilturo la 26-an de marto 2012 helpe de nacelo ĉe sinŝoviĝa brako. Ne estas elektro sur la kulmino de Menez Bre, ilia sonorigo estas mana.

Aktiveco redakti

Ĝi estas ankaŭ la loko de diversaj festivaloj kiaj la festo de la ĉevalo aŭ la festivalo "Toulao".

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Kapeloj. Arkivita el la originalo je 2012-01-28. Alirita 2013-08-31.