Mercedario

monto en Argentino

Cerro Mercedario estas la plej alta pinto de la montaro Cordillera de la Ramada kaj la oka plej alta monto de Andoj. Ĝi situas je 100 km norde de Akonkagvo, en la argentina provinco San Juan. Ĝi estis unuafoje ascendita en 1934 fare de Adam Karpiński kaj Wiktor Ostrowski, membroj de pola anda ekspedicio estrita de Konstanty Jodko-Narkiewicz.[1] La pola partio starigis ŝtonamason sur la pinto.[2]

Mercedario
monto
supermara alteco

6 701 m

Geografia situo 31° 59′ S, 70° 7′ U (mapo)-31.978888888889-70.112777777778Koordinatoj: 31° 59′ S, 70° 7′ U (mapo) f4
Mercedario (Argentino)
Mercedario (Argentino)
DEC
Mercedario
Mercedario
Situo de Mercedario
Map
Mercedario
vdr
Mercedario, 2004.

En 1968, post kelkaj klopodoj fare de la plej fortaj argentinaj grimpistoj, japana grupo estrita de Saburo Joŝida plenumis la unuan ascendon de la suda flanko. En 1971 aŭstria ekspedicio, estrita de Fritz Moravec kaj Othmar Kucera, grimpis la nordan flankon. En 1972, la italoj Sergio Job Gino kaj Antonio Beorchia Nigris grimpis la monton Mercedario laŭ la normala vojo kaj malkovris kelkajn Inkaajn ruinojn ĝuste sub la montopinto. En Januaro 1975 itala ekspedicio estrita de Antonio Mastellaro faris la grimpadon de la orienta flanko.

En 1983 malgranda ekspedicio el Gorizia kapablis trapasi la sudokcidentan bordon, kiu estas konsiderata la plej malfacila vojo de la monto, kaj unu el lastaj gravaj montogrimpoj en Andoj. La 27an de Januaro Mauro Collini, Sergio Figel, Mario Tavagnutti kaj Rudi Vittori atingis la pinton.[3]

Referencoj redakti

  1. Mercedario on andesargentinos.com.ar Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine (hispane)
  2. S. W. Daszynski, 'A Polish Expedition to the High Andes', in The Geographical Journal, vol. 84, no. 3 (Septembro 1934), pp. 215-223
  3. AA.VV. - La Montagna - Grande Enciclopedia Illustrata - Vol. 6 - pp. 119-120- Istituto Geografico De Agostini - Novara - 1984