Mereceger

egipta diino

MerecegerMerseger «Kiu amas la silenton», estis la diino kobro en la egipta mitologio. Ĝi simbolis la ĥtonikon kaj pro tio loĝis en la Okcidento, la loko kie situis la Postmorto. Ŝi zorgis pri la justeco kaj la medicino kaj estis alvokata por esti protektitaj kontraŭ la pikadoj de serpentoj.

Mereceger
egipta dio
Karakterizaĵoj
Sekso ina
En hieroglifoj
U7
D21
O34
W11
D21
B1I12
Transskribo Mr.t-sgr
Kulto
simbolo serpento
En alia projekto
Kategorio en Vikimedia Komunejo Meretseger
vdr

Mereceger estis reprezentita kiel kobro aŭ kiel virino kun kapo de kobro, kun kornoj kaj la sundisko, estante ĝi variaĵo de Hatoro. Ankaŭ kiel trikapa serpento: de ino, de kobro kaj de vulturo; aŭ kun korpo de serpento kaj kapo de virino. Pli rare kun kapo de skorpio, de leonino, aŭ la aspekto de sfinkso kun kapo de serpento.

Ŝi estis konsiderata kunulino de Oziriso enterigita, kaj krome ŝi reprezentis la nekropolojn konsekritajn al tiu ĉi dio. Ŝi estis la personigo de la mondo kiu regis la loĝlokon Deir el-Medina, kie ŝi loĝis apud la Valo de la Reĝoj, kie situis la tomboj de la faraonoj de la Nova Egipta Imperio. Oni kredis ke ŝi kraĉis venenon al iu ajn kiu volus disrabi la reĝajn tombojn.

Ŝi punis la krimulojn, kompate pardonanta la pentulojn. En la tebaj nekropoloj ŝi manifestiĝis sub la loka formo de Hatoro.

Ŝia kultado iĝis tre populara dum la ramsesa periodo. Ŝi ricevis kultadon kun la dio Ptaho, en templo ne for de Deir el-Medina, kie loĝis la laboristoj kiuj konstruadis la teban nekropolon, de kiu ŝi estis la patronino. Ŝia kultado ekfalis post la 21a dinastio[1].

Referencoj redakti

  1. Wilkinson, Richard H.. (2003) The Complete Gods and Goddesses of Ancient Egypt. Thames & Hudson. ISBN 0-500-05120-8. angle