Laŭ PIV meretrico estas amoristino. Dume meretrici estas praktiki la profesion de meretrico.

Moderna meretrico.

Meretrico estas la romia nomo uzita en la aktualo kiel sinonimo de prostituitino. Pli proksime al la etimologio de la vorto kaj por pli ampleksigita senco, meretrico estas la virino kiu, sen amo, edziniĝas al viro pro ekonomia aŭ socia intereso.

La ŝanĝo de signifo de la vorto meretrico okazis jam dum la Romia Imperio. La vera prostitutino de bordelo estis nomita dekomence Quastuosa. Kaj tiuj, kaj ne la meretricoj, dediĉis sin profesie al prostituado.

Apud tiuj ekzistis ankaŭ pastrinoj de diversaj temploj kaj diversaj nomoj kiuj dediĉis sin al la praktikado de seksaj rilatoj pro religiemo (kiel la originaj bakĥantinoj) aŭ kiel rimedo por vivtenado de ties kulto, per kontribuo de siaj seksaj servoj ŝanĝe de mono kaj maskigante la komercatrakto pere de religia rito (unu el tiuj temploj estis precize de la adorantinoj de la egipta diino Iziso).

Estis precize la fraulinoj sen intenco prostituiĝi, sed kiuj provizore prostituiĝis, kiuj origine estis nomitaj meretricoj. Tiu distingo aperis klare en la juraj tekstoj de Pompejo. Eblas diri, adapte al la aktualo, ke meretrico estis ia prostitutino «amatora» en kies agado ne nepre ekzistis ekonomia trakto.

Kliento kaj prostituitino en bildo de kilikso de antikva Grekio.

Precize la karaktero amatora de la meretrico permesis laŭ la tempopaso la malfermon de bordeloj kie ili proponis sin kiel falsaj meretricoj kiel sinonimo de neprofesiulinoj, kontribue al la konfuzo de la vorto.

Krome, la meretrico havis volontan karacteron kaj, almenaŭ teorie, ili ne vidiĝis pelitaj al la prostituado kiel formo de sklaveco aŭ pro ia kaŭzo malvolonta. Precize, la unuaj meretricoj estis simplaj virinoj kiuj volis lerni pri sekso, estis allogitaj de tiu kaj eniris en temploj por iniciatiĝi. Ankaŭ kelkaj imperiestrinoj romiaj estis meretricoj; TeodoraMesalina estis romiaj imperiestrinoj kiuj ne kaŝis sian emon meretriciĝi. Kaze de Mesalina, tiu eniris pli malpli regule en la templo/bordelo sub la pseŭdonimo de Liciska.

La alveno de la kristanismo kaj de ties nova seksa moralo finmetis en la sama konsidero ambaŭ tipojn de virinoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti