Merindad de Montija

Merindad de Montija [merinDAD demonTIĥa] estas municipo en la nordo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. La loknomo Merindad estas komprenebla etimologie kiel historia termino por komunumara tipo. Ties ĉefurbo estas Villasante kaj la municipo estas formata de dek ok submunicipoj, nome ka jenaj: Agüera, Baranda, Bárcena de Pienza, Barcenillas del Rivero, Bercedo, Cuestahedo, Gayangos, Edesa, Loma de Montija, Montecillo, Noceco, Quintanahedo, Quintanilla de Pienza, Quintanilla Sopeña, Revilla de Pienza, San Pelayo, Villalázara kaj Villasante.

Merindad de Montija
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09569 • 09514
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 739  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 4′ N, 3° 28′ U (mapo)43.065556-3.473889Koordinatoj: 43° 4′ N, 3° 28′ U (mapo) [+]
Alto 894 m [+]
Areo 100 km² (10 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Merindad de Montija (Provinco Burgoso)
Merindad de Montija (Provinco Burgoso)
DEC
Merindad de Montija
Merindad de Montija
Situo de Merindad de Montija
Merindad de Montija (Hispanio)
Merindad de Montija (Hispanio)
DEC
Merindad de Montija
Merindad de Montija
Situo de Merindad de Montija

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Merindad de Montija [+]
vdr

Krome ĝi enhavas tri jenajn loĝlokajn kvartalojn: nome El Crucero de Montija, El Ribero kaj Villasorda.

Geografio redakti

 
Baranda.
 
Preĝejo de Baranda.
 
Lageto de Bárcena de Pienza.
 
Interno de la romanika ermitejo de Bárcena de Pienza.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 100,07 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 730 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 97 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj 65 km de Bilbao.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj ĉevaloj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la tur-palaco de Alvarado de la 16-a jarcento, en El Ribero; rokoj de Villasante kaj Bercedo; preĝejoj, inter kiuj la romanika ermitejo de Bárcena de Pienza kaj la romanika preĝejo de Bercedo; blazondomoj; lagetoj de Bárcena kaj de Gayangos (ĉiuj en la sama malsekejo); kaj kverkejo de Villasante.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti