Merkino[1] estas puba peruko. Merkinoj origine estis portataj de amoristinoj post razado de iliaj puboj, kaj modernepoke estas uzataj kiel ornamaĵoj, erotikaj aparatoj, aŭ en filmoj, de kaj viroj kaj virinoj. La ina versio estas kutime farita el felo, kastora pelto, tolo, aŭ molaĵa ŝtofo, dum la vira versio estas kutime farita de ringoj, ĉenoj, aŭ metalo, kaj pli multe parencas al ingvenŝildo.

Jen merkino uzata ĉe festeno.

Historio kaj etimologio redakti

La Oxford Companion to the Body datigas la originon de la puba peruko al la 1450-aj jaroj. Laŭ la publikigo, virinoj devus razi sian pubharojn por persona higieno kaj kontraŭbatali pubajn pedikojn. Poste, ili surmetis merkinojn. Amoristinoj ankaŭ surmetis merkinojn por kaŝi indikojn de malsano, kiel sifiliso, ekz.[2][3]

Ankaŭ sugestita estas, ke kiam viraj aktoroj rolas inan rolulon sursceneje, ili kovras sian viraĵon per merkino, por doni kredeblecon dum nudaj scenoj.

La Oxford English Dictionary datigas la unuan skribitan uzon de la termino al 1617. La vorto verŝajne devenis de Malkin,[4][5] malestima esprimo por malaltklasa junulino, aŭ de Marykin, dorlotbesta formo de la al-virindonita nomo, Maria.[5]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Laŭ la libreto "Tabuaj vortoj en Esperanto", de Hektor Alos, Kiril Velkov, paĝo 12
  2. Oxford Companion to the Body Oxford University Press, 2002
  3. Francis, Gareth, "A short and curly history of the merkin", The Guardian, 2003-06-26.
  4. Bradley, Henry. (1908) Merkin, 2 6. Oxford: Clarendon Press.
  5. 5,0 5,1 merkin, n.1. Oxford University Press. Alirita 2014-07-14.