Magiaj formuloj de Merseburg

(Alidirektita el Merseburger Zaubersprüche)

La magiaj formuloj de Merseburggermane Merseburger Zaubersprüche – estas historia dokumento trovita dum la jaro 1841 en la katedralofondaĵa biblioteko de la germana urbo Merseburg. Ili troviĝas en teologia manuskripto el la 9-a aŭ 10-a jarcento (kodekso 136, paĝo 85r), kiu verkiĝis en la urbo Fulda. Unuafoje publikigis ilin dum la jaro 1842 la germanisto kaj lingvisto Jacob Grimm, kiu por nesciencistoj pli konatiĝis kiel kolektisto de popolaj fabeloj kune kun lia samfakula frato. La du magiaj formuloj estas la solaj konservitaj atestaĵoj pri ĝermana nekristana religieco en la malnovaltgermana lingvo.

la sorĉaj formuloj de Merseburg el la Merseburga katedralofondaĵa biblioteko, kodekso 136, paĝo 85r, 10-a jarcento (komputile kolorigita skano de fota presaĵo el la 19-a jarcento, eldonejo F. Enneccerus, Frankfurto-ĉe-Majno 1897)

Formo kaj deveno redakti

Ambaŭ formuloj estas dupartaj. Post epika enkonduko (historiale), kiu priskribas antaŭan okazaĵon, sekvas la kerna magia formulo (incantatio) en formo de analogia sorĉo ("tiel kiel tiutempe okazis … do ankaŭ nun okazu …"). Laŭ la poezia formo la magiaj formuloj estas el transira fazo de la prakristana ĝermana apliko de aliteracio al la kristana mezepoka apliko de rimoj.

La formuloj dum la 10-a jarcento manskribe notiĝis en libera paĝo de latinlingva kristana liturgia libro iom pli frue manuskripte verkita. Ilin notis klerulo, eble monaĥo de la monaĥejo Fulda, sed malklaras je kiu celo okazis la noto ĝuste tiuloke. Unike pri la formuloj el lingvistika kaj etnohistoria vidpunkto estas, ke klare rekoneblas ilia prakristana origino de antaŭ la jaro 750.

La magiaj formuloj vaste konatiĝis, post kiam publikigis ilin kaj atentigis pri ili la fratoj Grimm.

La interpreto kaj kulturhistoria signifo de la tekstoj estas multe pridiskutata, ĉar ambaŭ poeziaj verkoj estas en "literatura vakuo" – aliaj tekstoj pri simila temo en la malnovaltgermana lingvo ne konserviĝis. Tial restas multaj demandoj, kion ekzakte signifu la vortoj kaj aludoj en la tekstoj, kaj tiu mistereco ĝuste altiris la atenton de la germanistoj post retrovo de la tekstoj dum la jaro 1841.