Meskalamdug ("heroo de la dia lando") estis frua gvidanto de Unua dinastio de Ur en la 26-a jc. aK.. Li ne aperas sur la Sumera reĝa listo, sed konata pro lia entombigo, tombo PG 755 ĉe la Reĝa tombejo de Ur, kaj el bidaj surskriboj trovitaj en Mari, menciante lin kiel reĝon.

Meskalamdug
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Tombo Ur vd
Familio
Infanoj Mesannepada vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kasko de Meskalamdug, elektrotipa (galvanoplastika) kopio de la Brita Muzeo, originalo estas en la Iraka Muzeo, Bagdado. La truoj ĉirkaŭ la rando sugestas, ke alia peco estis normale alkroĉita, kiel ekzemple en la plena masko atribuita al Sargono de Akado. La hararbo ligita ĉe la dorso de la kapo estas videbla ankaŭ ĉe aliaj regantoj, kiel Sargono aŭ Eannatum en la Stelo de la Vulturoj.
Ora kasko de Meskalamdug, dum tempo de elfosado.

Tombo redakti

Lia tombo – malkovrita de la angla arĥeologo Siro Leonard Woolley en la Reĝa tombejo de Ur en 1924 – enhavis multajn orajn objektojn inklude de la ora kasko kun surskribo de la reĝa nomo. [1] Observante la enhavon de ĉi tiu reĝa tombo, estas klare, ke tiu ĉi antikva civilizo estis sufiĉe riĉa. La nomo de lia edzino estis reĝino Ninbanda. Meskalamdug ankaŭ estis menciita sur sigelo en alia tombo kun la titolo lugal (reĝo), tamen ĉar al lia propra tombo mankis kuntombintoj, Woolley supozis, ke li ne estas reĝa persono. La polemiko restas tamen, ĉar li estas nomata en bida surskribo - malkovrita en Mari fare de franca arkeologo André Parrot dek jarojn poste-, kiel patro de reĝo Mesannepada de Ur, kiu aperas en la reĝa listo kaj en multaj aliaj surskriboj.[1]

Artefaktoj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 "Malantaŭ kapo de la forpasinto estis ora kasko. Li tenis en la manoj oran bovlon kun enskribita nomo de Meskalamdug. En la ĉerko, ekzemple, estis oraj kaj arĝentaj lampoj, dua ora bovlo kun enskribita nomo de Meskalamdug, kaj elektruma hakila kapo. Sur la nordoreinta parto, kontraŭe al la supra parto de la korpo, estis grava kolektaĵo de juvelaĵoj" en Hansen, Donald P.. (1998) Treasures from the Royal Tombs of Ur (angle). University of Pennsylvania Museum of Archaeology, p. 24–25. ISBN 9780924171543.

Fonto redakti