Reĝa tombejo de Ur

La Reĝa tombejo de UrReĝaj tomboj de Ur estas arĥaeologia loko en moderna Gubernio Dhi Kar en suda Irako. La komencaj elfosadoj ĉe Ur okazis inter 1922 kaj 1934 sub gvido de Leonard Woolley en kunlaboro kun Brita Muzeo kaj Muzeo de Arkeologio kaj Antropologio de Universitato de Pensilvanio en Filadelfio (Pensilvanio). Multaj trovaĵoj nun estas en muzeoj, precipe la Nacia Muzeo de Irako, Bagdado kaj la Brita Muzeo.

Reĝa tombejo de Ur
tombejo • former settlement [+]

Koordinatoj30° 57′ 43″ N, 46° 6′ 17″ O (mapo)30.96246.1047Koordinatoj: 30° 57′ 43″ N, 46° 6′ 17″ O (mapo)

Estiĝo-3000
HorzonoUTC+03:00 [+]

Reĝa tombejo de Ur (Irako)
Reĝa tombejo de Ur (Irako)
DEC
Reĝa tombejo de Ur
Reĝa tombejo de Ur

Map
Reĝa tombejo de Ur
Vikimedia Komunejo:  Royal cemetery at Ur [+]
vdr

Malkovro redakti

 
Ora kasko de Meskalamdug (kopiaĵo), ebla fondinto de la Unua Dinastio de Ur, 26-a jarcento a.K.

La procezo estis komencita en 1922 elfosante prov-tranĉeojn, por ke Woolley akiru ideon pri aranĝo de la praa urbo. En tranĉeo, kie oni komence nenion malkovris, la ĉefa arkeologo Leonard Woolley decidis fosi pli profunde. Tie oni trovis argilajn vazojn, kalkŝtonajn bovlojn, malgrandajn bronzajn objektojn kaj diversajn bidojn. Woolley opiniis, ke eble estas oraj bidoj kaj por allogi la laboristojn por transdoni ilin, kiam oni trovas tiujn, Woolley ofertis monsumon - kio kondukis al malkovro de oraj bidoj, post kiam la laboristoj reaĉetis ilin de la oraĵistoj, al kiuj ili vendis tiujn. Malhonesteco de la laboristoj estis problemo, sed ne la sola en la komencaj foslaboroj. La lokanoj dungitaj por helpi, havis neniun antaŭan sperton en la arkeologio, tiel Woolley ne faris "oran tranĉeon" dum kvar jaroj, ĝis la laboristoj fariĝis pli spertaj en arkeologiaj fosadoj. Aldone, arkeologio ankoraŭ estis en la komencaj stadioj kiel scienca tereno. Rezulte, oraj objektoj estis identigitaj de spertulo, kiu datis ilin al "Malfrua Babilono" (ĉ. 700 a.K.), kiam ili fakte datiĝis al la regado de Sargono la 1-a (ĉ. 2300 a.K.). La tombejo de Ur inkludis iom pli ol 2000 entombigojn. Inter ĉi tiuj entombigoj estis dek ses tomboj identigitaj de Woolley kiel "reĝaj", termino bazita sur tie grandeco kaj strukturo, vario kaj riĉeco de tombo-varoj same kiel la ekzisto de artefaktoj asociitaj kun masa rito.

La loko redakti

La ruinoj de la praa urbo Ur troviĝas en la dezerto de suda Irako. La urbo restis forlasita post kiam Eŭfrato ŝanĝis sian fluon antaŭ pli ol du jarmiloj. Fruaj arkeologoj, tamen, fosis en la supra tavolo kaj malkovris tombojn, el kiuj kelkaj havis reĝajn nomojn surskribitajn sur ili. Woolley komencis sian elfosadon en 1922 nome de la Brita Muzeo kaj la Muzeo pri Arkeologio kaj Antropologio de Universitato de Pensilvanio. Tamen la efektiva malkovro de la tombejo kaj ĝiaj reĝaj tomboj okazis kvar jarojn post komnnco de elfosado. La granda tombejo funkciis dum almenaŭ tri jarcentoj dum la dua duono de la tria jarmilo a.K. Plimulto de la tomboj estis individuaj entombigoj, kiuj estis tranĉitaj unu al la alia. Viraj kaj virinaj korporestaĵoj estis trovitaj kun ties havaĵoj, kiuj identigis ilin kiel riĉulojn aŭ malriĉulojn.

Woolley komence malkovris 1850 tombojn sed poste identigis 260 pliajn. Tamen dek ses estis unikaj al li, ĉar ili elstaris el ĉiuj ceteraj koncerne ties riĉaĵon, la strukturon de tiuj tombejoj kaj ritojn. Li opiniis, ke la ŝton-konstruitaj ĉambroj kaj la grandega valoro de riĉaĵoj apartenas al la mortintoj, kiuj devenis de reĝa familio. Tiuj korporestaĵoj en ties respektivaj ŝtonĉambroj estis la solaj havi abundajn provizojn por kontentigi ties bezonojn en la postvivejo. Male al tio, la subuloj ne estis traktataj sammaniere kaj havis nenion el la menciitaj varoj. Ili estis traktataj sammaniere kiel aliaj provizoj, ĉar la entombigo estis nur por la reĝa korpo. Kiam la ĉefa korpo estis entombigita, la resto de la homoj estis oferitaj en honoro de tiu persono kaj poste entombigitaj. Kiam Woolley trovis la Grandan Masakrejon, ĝi estis en ekstreme malbona stato. La resto de la ĉambro estis kelkaj ŝtonoj kaj iom da oro, lazurito kaj karneolaj bidoj en bona stato. La Granda Masakrejo estis malferma kvadratforma spaco, servanta kiel tombejo por la korpoj de armitaj viroj, kiuj estis enmetitaj kune kun aliaj kadavroj apartenantaj al virinoj aŭ junaj knabinoj. La enkonduko de amasa ekzekuto ĉe Ur kutime estas asociata al Meskalamdug, unu el la reĝoj de Ur, kiu ankaŭ estis konata kiel la plej ĉefa reganto de ĉiuj sumeroj. Li komencis la praktikon de tia amasa entombigo per ofero de soldatoj kaj tuta aro de virinoj por akompani lin en la postvivo.

Puabi redakti

 
Cilindra stampilo de reĝino Puabi
 
Virbova kapo de Liro el tombo de reĝino Puabi. (Brita Muzeo)

Kontraste al la Granda Masakrejo, unu el la reĝaj tomboj de Ur travivis preskaŭ en ties kompleto, kio estas plej notinda pro ties trezoroj lasitaj plejparte netuŝite sur korpo de reĝa familiano. Tiu korpo apartenis al Reĝino Puabi kaj estis facile identigebla pro ŝiaj juvelaĵoj faritaj el bidoj el oro, arĝento, lazurito, karneolo kaj agato. Tamen, la plej gravaj indikoj, kiuj nomis ŝian titolon kiel reĝino, estis cilindra sigelo kun ŝia nomo en la surskribo kaj ŝia krono, kiu estis farita el tavoloj de oraj ornamaĵoj formitaj en komplikaj floraj ŝablonoj. Plie, Woolley malkovris teran ramplon, kiu kondukis malsupren al la masakrejo de la bone konservita tombo, kiu estis ĉirkaŭ dek du metroj kaj kvar metroj, kaj trovis aron de kadavroj, kiuj variis de armitaj viroj ĝis virinoj portantaj kapvestaĵojn kun ellaboritaj detaloj. En ties malsupreniro al la masakrejo, li trovis spurojn de fragmitaj matoj kaj ili kovris la artefaktojn kaj korpojn por eviti kontakton kun la grundo, kiu plenigis la reĝan tombon. Du metrojn sub la nivelo de la masakrejo kuŝis tomba ĉambro konstruita el ŝtono, kiu ne havis enirejojn en ties muroj, kaj ĝia sola alirebla vojo estis tra ĝia tegmento. Iam interne, kvar korpoj ripozis interne de la tombo, sed la plej grava estis evidente tiu de la reĝino.

Entombigaj praktikoj redakti

La korpojn ĉe la Reĝa Tombejo trafis iuj entombigaj praktikoj. En la tomboj, la ĉefa enterigo okazis ene de la tomboĉambro kutime akompanata de servantoj. Pluaj korpoj aŭ viktimoj estas entombigitaj tre ofte en apartaj ĉambroj aŭ, pli ofte, en "masakrejo", malferma, enprofundigita areo. La kvanto de oferitaj korpoj en unu tombo varias de malgranda kvanto de ses al inter sepdek kaj okdek korpoj. La servantoj kutime kuŝas en ordinaraj vicoj ene de la masakrejoj aŭ ĉambroj. Estas tute ne konata, ĉu la servantoj mortis laŭ tiu maniero aŭ estis poziciigitaj post-morte. La ĉefa korpo estis metita ĉiam sur maton el fragmitoj, kiuj ankaŭ lini-formis la plankon kaj la murojn de la masakrejo, kien estis metitaj la servantoj. En iuj tomboj la korpoj estas aranĝitaj laŭ tre specifaj manieroj. Iuj tomboj estis trovitaj kun viraj skeletoj kun kaskoj kaj lancoj poziciigitaj antaŭ la enirejon kiel gardistoj kaj enhavis inajn servistojn interne.

Oni ne konas certe, kiuj estis la ĉefaj enterigitaj personoj, sed oni ĝenerale supozas, ke ili apartenis al la reganta familio, aŭ eble rilatas per sango aŭ geedzeco. Aldone, ekzistas malmulte da teksta indiko disponebla por klarigi la tombojn ĉe la tombejo kaj la praktikojn de la homoj, sed oni pensas, ke la entombigoj de la reĝa familiano konsistis el mult-tagaj ceremonioj. Iuj el la korpoj havas atestojn de varmotraktado aŭ fumado, kiuj povus esti provo konservi la korpojn por daŭri tra la ceremonio. Aldone hidrargo estis trovita sur kelkaj kranioj, kio povas ankaŭ indiki provon de konservado. Muziko, ploro kaj festado okazis aldone al la entombigo kun la ebleco de la ĉeestantoj aliĝi. En la unua parto de la ceremonio la korpo estis metita en la tombon, kune kun la oferdonoj, kaj poste sigelita per briko kaj ŝtono. En la sekva parto de la ceremonio la masakrejoj estas plenigitaj de gardistoj, servantoj, muzikistoj kaj bestoj, kiel bovo aŭ [azeno]].

Kiel la servantoj iĝis entombigitaj kun la reĝa familiano, ne estas klare konata. Ĉiuj korpoj estas aranĝitaj laŭ ordigita modo kaj aperas pacaj. La ellaboritaj kap-vestaĵoj portitaj de virinoj estas nedifektitaj, kio donas la supozon, ke ili kuŝis aŭ sidis, kiam mortis. Woolley pensis komence, ke la servantoj estis homa ofero kaj estis mortigitaj por montri la potencon al la reĝoj kaj tiel prezenti publikan spektaklon. Poste li konjektis, ke la servantoj libervole konsumis venenon por daŭre servi lian/ŝian ĉefon en morto. Ĉiu servisto estis trovita kun malgranda taso proksime, de kiu ili povis trinki la venenon. Iuj esploroj trovis, ke iuj el la kranioj montras bato-traŭmaton, indikante ke, anstataŭ libervole servi sian ĉefon en morto, ili estis mortigitaj perforte.

Tombaj varoj redakti

La tombejo de Ur enhavis pli ol 2000 entombigojn kune kun responda riĉaĵo de objektoj. Multaj eroj venas de manpleno da reĝaj entombigoj. Multaj el ĉi tiuj gravaj varoj estis verŝajne importitaj el diversaj ĉirkaŭaj regionoj inkluzive de Afganio, Egiptio, kaj la Indusa valo. Signifaj objektoj varias de cilindraj sigeloj, juvelaĵoj kaj metal-metiaĵoj, ĝis ceramiko, muzikaj instrumentoj, kaj pli.

Cilindraj sigeloj redakti

Cilindraj sigeloj trovitaj inter la tombaj varoj en la tombejo de Ur estis ofte surskribitaj kun la nomo de la forpasinto. Elfosintoj eltiris tri cilindrajn sigelojn proksime al la restaĵoj de reĝino Puabi, unu kun sia nomo skribita en kojnoskribo.

Juvelaĵoj kaj metalaĵoj redakti

 
Rekonstruitaj sumeraj kapvestaj ornamaoj, kolieroj trovitaj en la tombo de Puabi, nun troveblaj en la Brita Muzeo

La diversaj inaj gravuloj kaj servantoj entombigitaj ĉe la tombejo de Ur estis ornamitaj per juvelaĵoj faritaj el oro, arĝento, lazurito kaj karneolo, inkluzive de diversaj kolieroj, orelringoj, kapvestoj kaj haraj ringoj. La ĉeesto de karneolaj bidoj ĉe la tombaj varoj ĉe la tombejo indikas komercon kun la Indusa Valo. Haraj ornamaĵoj inkluzivis harajn kombilojn kun floraj elementoj faritaj el oro, lazurito, ŝelo kaj rozkolora kalkŝtono. Krome, haraj rubandoj el oro kaj arĝento kaj inkrustitaj kombiloj kun rozetoj ankaŭ estis trovitaj inter la homaj restaĵoj ĉe Ur. Multaj el la juveloj enhavis ian botanikan referencon. Inter ili estas vegetalaj florkronoj modigitaj per oraj folioj. Rimarkinde, la kapvesto de Puabi konsistas el kvar botanikaj florkronoj inkluzive de rozetoj aŭ steloj kaj folioj.

 
Iuj el la bidoj de ĉi tiu koliero el la Reĝa tombejo de Ur verŝajne devenas el la Valo de Induso, kiel ekzemplo de rilato inter Induso-Mezopotamio.

Aliaj valoraj metaloj estis trovitaj en formo de kaskoj, ponardoj, kaj diversaj trinkujoj en kupro, arĝento kaj oro. Ora kasko, kies posedon oni atribuas al Meskalamdug estis trovita en tombo, kiun Woolley pensis esti elita, sed ne nepre reĝa. La kasko estis farita el ununura oro kaj desegnita por simili al peruko. La ĉeesto de plene evoluintaj gisad-praktikoj estas supozita de la malkovro de alia armilo farita el elektrumo. En la sama tempo, alia armilo, nomata "Ponardo de Ur", estis laŭ Woolley la unua grava tomba varo malkovrita ĉe Ur. La ingo kaj klingo estis ambaŭ faritaj el oro kun tenilo de lazurito kun ora ornamaĵo. Aliaj ekzemploj de metala laboro inkluzivas diversajn orajn trinkujojn kaj bovlojn faritajn kun teniloj de tordita drato. Iuj el ĉi tiuj inkluzivis reliefan ornamadon aŭ patroneon. Oni ankaŭ malkovris uzadon de martelado je diversaj metaloj. Ĉi tio inkluzivis ŝildan ornamaĵon enhavante asirian stilon de leonoj kaj viroj subpremitaj. Aliaj objektoj inkluzivis arĝentan kanelitan (sulkitan) bovlon kun gravuraĵoj kaj arĝentan modelon de mara ŝipo.

Ceramiko redakti

La ceramikaj tipoj de Ur inkluzivas plejparte pot-formojn kaj bovlojn kun limigita vario en stilo. Konusaj bovloj, kiel registritaj de la elfosintoj, estas divideblaj je du kategorioj bazitaj je ties bordaj diametroj. Woolley identigis 24 malsamajn ceramiktipojn ĉe la Reĝa Tombejo surbaze de elfosado de 238 tomboj. Por dati la ceramikon kaj entombigojn ĉe Ur, kelkaj erudiciuloj komparis tiujn ceramikaĵojn al similaj specoj de aliaj lokoj en Mezopotamio kaj poste kontrolis uzon de cilindraj sigeloj.

Muzikaj instrumentoj redakti

Inter la trovaĵoj de Ur estis la restaĵoj de tre ornamitaj muzikaj instrumentoj. Pluraj liro estis malkovritaj en la ĉefa foskavo asociita kun kvar virinoj. Plej multaj el tiuj instrumentoj estis lignaj kun arĝenta kovraĵo kune kun aliaj detaloj. Resonkorpo de unu liro estis farita el arĝento kun blua kaj blanka mozaika detalo kaj gravurita ŝelo kun bildaj gravuraĵoj sur la fronto kreita uzante similan teknikon kiel nielo. Ĉi tiu aparta liro ankaŭ inkluzivis arĝentan gisitan kapon de bovo kaj arĝentajn agordilojn. Alia liro havis formon de marŝipo apoganta la statuon de vircervo. Ankoraŭ alia liro enkorpigis diversajn materialojn, inkluzive lignon, ŝelon, lazuriton, ruĝan ŝtonon, arĝenton kaj oron. La liroj trovitaj ĉe Ur ofte enhavis reprezenton de bestoj inkluzive de bovino, vircervo, barba virbovo, kaj bovido. Aparte notinda estas la virbovo-kapa liro el PG 789, ankaŭ nomata la "Reĝa Tombo". Woolley teoriadis, ke ĉiu besto eble konformis al la tono de la instrumento mem.

Virkapro en densaĵo redakti

 
Virkapro en densaĵo

La malkovro de du kapraj statuoj en PG 1237 estas nur du ekzemploj de polikromia skulptaĵo ĉe Ur. Ĉi tiuj objektoj, nomataj kiel "virŝafoj en la densaĵo" de Woolley, estis faritaj el ligno kaj kovritaj de oro, arĝento, konko kaj lazurito. La virkapro en la densaĵo uzas oron por la arbo, kruroj kaj vizaĝo de la kapro, arĝenton por la ventro kaj partoj de la bazo apud rozkoloraj kaj blankaj mozaikoj. La dorso de la besto estas konstruita per ŝelo alligita per bitumo. Aliaj detaloj kiel la okuloj, kornoj kaj barbo estas formitaj el lazurito.

La standardo de Ur redakti

 
Standardo de Ur

Oni malkovris en la tombo PG 779 objekton referita kiel Standardo de Ur. La Standardo de Ur estas trapezoida ligna skatolo korpiganta lazuriton, ŝelon kaj ruĝan kalkŝtonon en la bildigo de diversaj figuroj sur ties surfaco. Ĝia funkcio estas debatata, kvankam Woolley pensis ĝin armea standardo, klarigante la nunan nomon de ĉi tiu objekto. Ambaŭflanke de la standardo, la pentraj elementoj estas konsiderataj parto de rakont-vico dividita formale en 3 registrojn kun ĉiuj figuroj sur komuna bazo. La standardo uzas hierarkion de skalo por identigi gravajn figurojn en la kunmetaĵoj. Legante de maldekstre dekstre, de malsupre al supre sur unu flanko de la standardo, komencante tiel de la plej malsupraj registroj, oni povas vidi virojn portantaj diversajn varojn aŭ portantaj bestojn kaj fiŝojn al la supra registro kie pli grandaj sidantaj figuroj partoprenas festenon akompanante de muzikistoj kaj ĉeestantoj. La alia flanko montras pli militisman temon, kie viroj en tiritaj ĉaroj piedpremas tra grundokuŝantaj korpoj kaj soldatoj kaj kaptitoj marŝas direkte al la supra friso, kie la centra gravulo estas formita kiel plej granda figuro, atingante eĉ limon de la supra friso.

Nuntempe redakti

Stato de la reĝaj tomboj redakti

 
Oraj objektoj el la tombo PG 580, kopiaĵoj en la Brita Muzeo.

Prirabado de arkeologiaj lokoj estis ofta okazo dum regado de Saddam Hussein, kies registaro deklaris la agon mortomerita peko. Pro la Iraka Milito tamen rabado okazis pli ofte. Tutaj arkeologiaj lokoj estis detruitaj, kun deko da miloj da truoj fositaj de rabistoj. La "Reĝa Tombejo de Ur" tamen restis plejparte sendifektita. La loko situis ĉe la limoj de la Aerbazo Tallil, kontrolita de aliancaj fortoj. Ĝi difektiĝis dum la unua Golfa Milito, kiam la aerbazo estis bombita. Rezulte de tio, en 2008 teamo de kleruloj, inkluzive Elizabeth Stone de Universitato Stony Brook, trovis, ke la muroj de la reĝaj tomboj komencis disfali. Malboniĝo ankaŭ estis registrita en la trovoj de la teamo, pro okupado de militistaro. Oni trovas plej malutila al la loko la neglekton. Stone deklaris, ke dum 30 jaroj la "Iraka Departemento de Antikvaĵoj" malhavis la rimedojn por ĝuste inspekti kaj konservi la lokon, kune kun aliaj lokoj, kiujn la teamo ekzamenis. Rezulte de tio, lokoj kiel la Reĝa Tombejo de Ur, komencis erodi. En majo de 2009, "Iraka Ŝtata Instanco de Antikvaĵoj" reakiris kontrolon de la loko, helpe de konservado de la praa loko. 30° 57′ 41″ N 46° 06′ 22″ O / 30.9615 °N, 46.1061 °O / 30.9615; 46.1061 (mapo)

Galerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti