Standardo de Ur

La Standardo de Ur estas artaĵo kiu datas de la epoko de sumaranoj, nome ĉirkaŭ la 26-a jarcento a.K. (epoko Arkaika Dinastia III) prilaborita per la tekniko de la marketro,[1] arto tipa de Sumero kaj Akado konsistanta en inkrustado de ŝtono kaj aliaj materialoj distribuitaj en sinsekvaj bendoj en mebloj, instrumentoj kaj aliaj objektoj, eĉe en konstruaĵoj.[2]

Standardo de Ur; 2600-2400 a.K.; felo, ruĝa kalkoŝtono kaj lazurito sur ligno; longo 49,5 cm; Brita Muzeo.

Ĝi estis trovita de la brita arkeologo nome Leonard Woolley en la 1920-aj jaroj[3] en la elfosaĵoj de tio kio estis la Reĝa tombejo de la antikva urbo Ur, sude de la aktuala Bagdado (Irako), kaj pli precize sur la ŝultroj de homo, en angulo de la tombo de la reĝino Ŝubad (aŭ Pu-abi) en la tombo PG 779.

La Standardo de Ur estas konservata en la Brita Muzeo de Londono.

PriskriboRedakti

La Standardo de Ur estas trapezoida ligna skatolo korpiganta lazuriton, konkojon kaj karneolon en la bildigo de diversaj figuroj sur ties surfaco. Ĝia funkcio estas debatata, kvankam Woolley pensis ĝin armea standardo, klarigante la nunan nomon de ĉi tiu objekto. Ambaŭflanke de la standardo, la pentraj elementoj estas konsiderataj parto de rakont-vico dividita formale en 3 bendojn kun ĉiuj figuroj sur komuna bazo. La standardo uzas hierarkion de skalo por identigi gravajn figurojn en la kunmetaĵoj. Legante de maldekstre dekstre, de malsupre al supre sur unu flanko de la standardo, komencante tiel de la plej malsupraj bendoj, oni povas vidi virojn portantaj diversajn varojn aŭ portantaj bestojn kaj fiŝojn al la supra registro kie pli grandaj sidantaj figuroj partoprenas festenon akompanante de muzikistoj kaj ĉeestantoj. La alia flanko montras pli militisman temon, kie viroj en tiritaj ĉaroj piedpremas tra grundokuŝantaj korpoj kaj soldatoj kaj kaptitoj marŝas direkte al la supra friso, kie la centra gravulo estas formita kiel plej granda figuro, atingante eĉ limon de la supra friso.

La panelojRedakti

La du ĉefaj paneloj de la Standardo de Ur estas nomitaj konvencie «Flanko de la Milito» kaj «Flanko de la Paco» respektive. Ĉiu el ili estas dividata vertikale en tri niveloj aŭ frisoj, kiuj devas esti legitaj je la maniero de sumeroj, el malsupre supren kaj de dekstre maldekstren.

  • Flanko de la Milito: ŝajne la temo estas milita venko. Oni reprezentas bildojn de militĉaroj kvarradaj tiritaj de paroj da azenoj aŭ onagroj irante super la malamikoj (kvankam fakte tiuj grandaj militĉaroj estis malmulte manovreblaj en la lukto: ili estis uzitaj anstataŭe por la defendo aŭ la transporto), de soldatoj vestitaj per armaĵoj, prizonuloj, lancoj kaj hakiloj. Estas parado de junuloj antaŭ la reĝo, stara en la meza parto de la supra bendo kun sceptro en la mano.
 
La panelo de la milito.
  • Flanko de la Paco: reprezentas paradon de animaloj kaj manĝajoj (tributoj) kiel por bankedo, prezentata antaŭ reĝo kiu trinkas dum parolas; sidantaj figuroj celebras la festenon dum muzikisto distras la kunmanĝantojn.
 
La panelo de la paco.

Ĉiuj roluloaj estas reprezentataj parte profile (vizaĝo kaj kruroj) kaj parte de frunto (ŝultroj kaj okuloj), dum la animaloj estas montrataj preskaŭ profile (escepte pri la kornoj en la bovoj). La loko en la socio evidentiĝas pere de la grando, la vesto kaj la pozicio (ju pli des pli povaj). La plej grava evidente estas tiu de paco, ĉar ĝi priskribis lokon en kiu la homoj estas unuigitaj.

NotojRedakti

  1. VV. AA. (1988). Grandes descubrimientos de la Arqueología, vol. 3. Planeta-De Agostini. ISBN 84-395-0686-4.
  2. Estandarte de Ur
  3. La Reĝaj tomboj de Ur ekelfosiĝis en 1922, kaj Wooley katalogis la akiritajn objektojn inter 1927 kaj 1931.