Siro Charles Leonard WOOLLEY (Londono, la 17-an de aprilo 1880Londono, la 20-an de februaro 1960) estis angla arkeologo, elfosinto de la mezopotamia urbo Ur.

Leonard Woolley
Persona informo
Naskonomo Charles Leonard Woolley .
Naskiĝo 17-an de aprilo 1880 (1880-04-17)
en Upper Clapton
Morto 20-an de februaro 1960 (1960-02-20) (79-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Nova Kolegio • St John's School, Leatherhead
Familio
Patro George Herbert Woolley
Patrino Sarah Cathcart
Frat(in)oj Geoffrey Harold Woolley • George Cathcart Woolley
Edz(in)o Katharine Woolley
Okupo
Okupo antropologo • arkeologo • assyriologist
vdr
Woolley (dekstre) ĉe Karkemiŝ dum printempo de 1913, kun T. E. Lawrence

Biografio redakti

Li naskiĝis en Londono, studis en Oksfordo, en la New College. Liaj unuaj arkeologiaj elfosadoj okazis en Egipto, poste li veturis antaŭ la unua mondmilito al Mezopotamio kaj en 1912 transprenis elfosadajn laborojn de Karkemiŝ. Li daŭrigis tie la elfosadojn ĝis 1914. Li komkencis la elfosadajn laborojn de Ur en 1919 kaj finis tiujn en 1934. Lia plej grava malkovro estis la trovo de la reĝa tombejo de Ur kun ekzemple la Standardo de Ur. Li elfosadis en 1937-39 kaj 1946-49 en Alalah, en 1946-49 paralele en Al-Mina. Dum elfosado de Ur, li kun edzino gastigis dum relative longa tempo la faman krim-verkistinon Agatha Christie.

Li iĝis siro en 1935 pro meritoj en la arkeologio.

Elfosada metodo redakti

Woolley estas unu el la modernaj arkeologoj. Dum antaŭuloj, kiel Heinrich Schliemann, Paul-Émile Botta, Austen Henry Layard kaj Hormuzd Rassam klopodis pro persona ambicio por la plej sensaciaj trovaĵoj dum la plej mallonga tempo; por Woolley gravis la preciza, detala fundamentado de la esploro por akiri la plej multan kaj precizan informojn pri la esplorita loko kaj kulturo. Li ne ŝparis tempon por instrui la indiĝenajn dungitulojn, kiel fosi sen difekti la trovitajn objektojn, kiel rapide protekti la fosadejon okaze de abrupta tempesto. Li tiel elfosadis en Ur – en antaŭo de la templa distrikto - preskaŭ 2000 tombojn, kiujn li konscience, precize registris. Li revenis tien kvin jarojn poste en 1927 por elfosi la reĝajn kaj princajn tombojn. Li direktis elfosadon de 16 reĝaj tomboj, en kiuj la reĝoj estis entombigitaj kun grandnombraj akompanantoj. Li identigis la sinsekvajn kulturojn laŭ la diversaj tavoloj. Li fosis ĝis la neĝenita grundo, kie li trovis argilan tavolon dikan de 2,5 m. Li pensis trovi spurojn de la tutmonda diluvo.

Libroj redakti

  • Leonard Woolley: Alalakh, An Account of the Excavations at Tell Atchana, Oxford 1955.
  • C.Leonard Woolley and T.E. Lawrence: The wilderness of Zin (London)
  • Leonard Woolley: Ur of the Chaldees
  • Leonard Woolley: Digging up the past (2nd ed.). Harmondsworth: Penguin Books 1960.
  • Leonard Woolley: Excavations at Ur of the Chaldees (London 1923.)
  • Woolley, Leonard: The Sumerians. Oxford, Clarendon Press 1928.

Fontoj redakti