Metakomunikado signifas laŭlitere komunikadon pri komunikado, alivorte interkomunikiĝo kun si aŭ aliaj ne laŭvorte sed akompane de konduto, intencoj kaj valoroj. Gravas tio kion oni diras, al kiu, kiam kaj kiel.

Laŭ Gregory Bateson kaj Paul Watzlawick, du elstaraj fakuloj tiukampe, metakomunikado pli temas pri la kapablo kompreni kiel mesaĝoj estas prezentataj prefere ol pri tio, kio estas dirita laŭvorte. Laŭ Bateson kaj Watzlawick, mimiko, gestoj kaj tono povas doni indikojn pri kiel ni devas interpreti la mesaĝon.

Metakomunikado priskribas tion kio estas farata, pensata kaj spertata dum io estas dirata.

Bibliografio redakti

(en) Gregory Bateson: Steps to an Ecology of Mind (1972). New York, Random House.

Vidu ankaŭ redakti

Ekstera ligilo redakti

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo baziĝas parte sur la artikolo Metakomunikation en la sveda vikipedio, listo de aŭtoroj.