Gregory Bateson (naskiĝis la 9-an de majo 1904 en Grantchester, Anglio; mortis la 4-an de julio 1980 en San-Francisko, Usono) estis antropologo, biologo, socisciencisto, kibernetikisto kaj filozofo. Liaj laboraj fokusoj estis studoj pri kulturantropologio, pri teorio de komunikado kaj teorio de lernado, sed antaŭ demandoj pri naturfilozofio, ekologio kaj lingvistiko. Gregory Bateson ne traktis tiujn temarojn kiel dividitaj disciplinoj, sed kiel diversaj aspektoj de universala scienco, al kiuj li aplikis sian sisteman-kibernetikan analizadon.

Gregory Bateson
Persona informo
Gregory Bateson
Naskiĝo 9-an de majo 1904 (1904-05-09)
en Grantchester
Morto 4-an de julio 1980 (1980-07-04) (76-jaraĝa)
en San-Francisko
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Charterhouse School (en) Traduki
St John's College Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro William Bateson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Margaret Mead (1936–1950) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Mary Catherine Bateson (en) Traduki, Nora Bateson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo antropologo
semiotician (en) Traduki
psikologo
etnologo
ekologo
verkisto
filmreĝisoro
lingvisto
biologo
filozofo
sociologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Antropologio, kibernetiko, etnologio, ekologio, literatura aktiveco, sistemteorio, semiotiko kaj lingvoscienco Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La pensoj kaj laboroj de Gregory Bateson estis influitaj precipe de la filozofiaj konceptoj de Platono, la psikologiaj pensoj de Sigmund Freud kaj Carl Gustav Jung, de la teorio de tipoj de Bertrand Russell kaj de la pensoj de kibernikistoj kiel Norbert Wiener, John von Neumann kaj Claude Shannon. La sciencisto mem havis grandan influon al la sistema terapio kaj influis diversajn teoriajn skolojn en sociologio kaj antropologio. Krome liaj konceptoj konsideriĝas parto de la fundamento de la psikologia konceptaro Neŭro-lingvistika programado.

Eksteraj ligiloj

redakti
 
 Ni povus serĉi alian difinon de la konscio en la maniero, per kiu ĉiuj subsistemoj alkroĉiĝas inter si por formi pli grandan tuton. Gregory Bateson