Metroo de Kantono
Trajno L6 de la metroo de Kantono
Trajno L6 de la metroo de Kantono
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Kantono + Foŝan
 Ĉinio
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 28-a de junio 1997
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 621,05 km
Nombro de linioj 16
Nombro de veturiloj 625
Nombro de stacioj 411
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Transportisto Guangzhou Metro Corporation
vdr

La Metroo de Kantono (ĉine 广州地铁) estas metroo en la urbo Kantono en la provinco Gŭangdongo de Ĉinio. Ĝi estas funkciigata fare de la ŝtata "Guangzhou Metro Corporation" kaj estis la kvara metrosistemo konstruita en kontinenta Ĉinio, post tiuj de Pekino, Tjanĝino, kaj Ŝanhajo.

Ekde la 1-a de majo 2022, la metroo de Kantono havas 16 liniojn en funkciado, nome: Linio 1, Linio 2, Linio 3, Linio 4, Linio 5, Linio 6, Linio 7, Linio 8, Linio 9, Linio 13, Linio 14, Linio 18, Linio 21, Linio 22, Linio Guangfo, kaj Zhujiang New Town APM atingante kaj la urban kernon kaj ĉirkaŭajn antaŭurbojn. Linio Guangfo ligas Kantonon kaj Foŝan'on kaj estas la unua metrolinio inter du urboj en la lando.



Mapo de Foŝan kaj Kantono

Linioj redakti

Linio Finstacioj Malfermo Longo Stacioj
Peza relo
1 Guangzhou East - Xilang 1997, 1999 18,5 km 16
2 Jiahewanggang - Guangzhou South Railway Station 2002, 2010 31,8 km 24
3 Airport North - Panyu Square 2005, 2010, 2018 68,5 km 30
4 Nansha Passagiershaven - Huangcun 2005, 2010, 2017 60,0 km 23
5 Jiaokou - Wenchong 2009 31,9 km 24
6 Xunfenggang - Xiangxue 2013, 2016 41,7 km 31
7 Meidi Dadao - Guanghhou South Railway Station - Higher Education Mega Center South 2016, 2022 32,1 km 17
8 Jiaoxin - Wanshengwei 2003, 2010, 2019, 2020 33,9 km 26
9 Fei'eling - Gaozeng 2017 20,1 km 11
13 Yuzhu - Xinsha 2017 28,3 km 11
14 Jiahewanggang - Dongfeng
Xinhe - Zhenlong
2017, 2018 75,4 km 22
18 Xiancun - Wanqingsha 2021 58,3 km 8
21 Yuancun - Zengcheng Square 2018, 2019 61,5 km 21
22 Chentougang - Panyu Square 2022 18,2 km 4
Guangfo Xincheng Dong - Lijiao 2010, 2016, 2018 39,6 km 25
Malpeza relo
APM Linhexi - Canton Tower 2010 3,9 km 9

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti