Metroplús estas mezkapacita rapida aŭtobusa transporto kiu servas la urbon Medeĝino kaj Valon de Aburrá en Antjokio, Kolombio. La municipo de Medeĝino kaj la Metroo de Medellín estas ĝiaj majoritataj akciuloj kaj ĝia funkciado fariĝas zorge de "Empresa de Transporte Masivo del Valle de Aburrá" (ETMVA).

MepBusoj Metroplús
rapida aŭtobusa transporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Medeĝino, Kolombio
Transportsistema speco Aŭtobuso
Komenco de trafiko 22-a de decembro 2011
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 26 km
Nombro de linioj 3 L1 L2 L3 O
Nombro de stacioj 27
Aliaj informoj
Posedanto Medeĝino
Transportisto ETMVA
vdr

Ĝi konsistas el du buslinioj kun suma longo de 26 km kaj du areoj kun 35 itineroj. Linio 1 estas buskoridoro, komplete apartigita de veturila trafiko, kaj Linio 2 estas koridoro kiu partigas grandan parton de la itinero kun Linio 1.

Ĝi havas 27 staciojn, ĉiuj adaptitaj por faciligi eniron al personoj kun reduktita moviĝeblo kaj kvin el ili kun interŝanĝo al aliaj sistemoj. Ĝia tria linio estas nuntempe konstruata en la municipoj de Medeĝino, Envigado kaj Itagüí.

Mapo redakti

 
Skema mapo de SITVA (2020)

Linioj redakti

Linio Longo Finstacioj Kapacito Malfermo Stacioj Veturiloj Tipo
L1  12,5 km Universidad de Medellín - Parque Aranjuez 3 018 22-a de decembro 2011 20 25 Aŭtobuso
L2  13,5 km Universidad de Medellín - Parque Aranjuez 1 350 22-a de aprilo 2013 14 47 Aŭtobuso
O  9,2 km Caribe - La Palma 800 30-a de novembro 2019 27 17 Elektra Aŭtobuso

Stacioj redakti

L1 
Linio 1
  • Universidad de Medellín
  • Los Alpes
  • La Palma
  • Parque de Belén
  • Rosales
  • Fátima
  • Nutibara
  • Industriales A 
  • Plaza Mayor
  • Cisneros B 
  • Minorista
  • Chagualo
  • Ruta N U de A
  • Hospital A 
  • San Pedro
  • Palos Verdes
  • Gardel
  • Manrique
  • Las Esmeraldas
  • Berlín
  • Parque de Aranjuez
L2 
Linio 2
  • Universidad de Medellín
  • Los Alpes
  • La Palma
  • Parque de Belén
  • Rosales
  • Fátima
  • Nutibara
  • Industriales A 
  • Barrio Colombia
  • Perpetuo Socorro
  • Barrio Colón
  • San José T 
  • La Playa
  • Catedral Metropolitana
  • Prado A 
  • Hospital A 
  • San Pedro
  • Palos Verdes
  • Gardel
  • Manrique
  • Las Esmeraldas
  • Berlín
  • Parque de Aranjuez

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti