Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto

La Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto (mallongigo: MeKaRo) estas turisma semajnfino, kiu okazas ĉiuprintempe en iu urbo de KebekioOntario. Ĝin organizas la Esperanto-Societo Kebekia (ESK) kaj lokaj Esperanto-kluboj en Kebekio kaj Ontario. Pliaj informoj, aliĝilo, kaj grupa diskuto haveblas en la sito: http://mekaro.ca/ Arkivigite je 2014-12-17 per la retarkivo Wayback Machine

Listo de renkontiĝoj redakti

Jaro MeKaRo Urbo Partoprenintoj (aŭ aliĝintoj) Rimarkoj
2023 18a MeKaRo Midlando 39 partoprenis
2020 17a MekaRo Baie St Paul - Nuligita pro kronvirusa sankrizo
2019 16a MeKaRo Kingstono 33 aliĝis kaj 34 partoprenis
2018 15a MeKaRo Tririvero 39 partoprenis
2017 14a MeKaRo Hamiltono 36 partoprenis
2016 13a MeKaRo Granbio 44 partoprenis
2015 12a MeKaRo Toronto 61 partoprenis
2014 11a MeKaRo Ŝerbruko 39 partoprenis[1]
2013 10a MeKaRo Otavo 49 partoprenis[2]
2012 9a MeKaRo Kebeko 44 aliĝis
2011 8a MeKaRo Kingstono 40 aliĝis
2010 7a MeKaRo Tririvero 37 aliĝis
2009 6a MeKaRo Toronto 31 partoprenis[3]
2008 Ne okazis pro la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en Montrealo
2007 5a MeKaRo Montrealo 35 aliĝis Temo : Historio
2006 4a MeKaRo Otavo 19 partoprenis[4]
2005 3a MeKaRo Toronto almenaŭ 24 partoprenis (laŭ fotoj)
2004 2a MeKaRo Montrealo 30 partoprenis[5]
2003 1a MeKaRo Otavo malmultaj partoprenis[6]

Referencoj redakti

  1. (somero 2014) “MeKaRo 2014 en Ŝerbruko ― sukcesego!”, La Riverego (116), p. 2. Alirita 2015-02-04.. 
  2. (somero 2013) “MEKARO pli kaj pli populara”, La Riverego (112), p. 2. Alirita 2015-02-01.. 
  3. (printempo 2009) “La 6a MezKanada Renkontiĝo”, La Torontano (86), p. 1. 
  4. (printempo 2006) “Mez-Kanada Renkontiĝo”, La Torontano (76), p. 4. 
  5. (Majo 2004) “Sukcesa 2a MEKARO en Montrealo”, La Riverego (76), p. 3. Alirita 2015-02-01.. 
  6. (Julio 2003) “OKEMO kaj MeKaRo.”, La Riverego (72), p. 2. Alirita 2015-02-04.. 

Eksteraj ligiloj redakti