Meza kartoĉo

La meza kartoĉo estas pli forta ol la pistola kartoĉo, sed pli malforta ol tiu de la fusilo.

germana kurta kartoĉo 7,92 × 33 mm

Oni evoluigis tion pro kolektitaj spertoj de la unua mondmilito, laŭ kiuj la pafistoj plej ofte pafis nur je 200-300 m, tiel la teoria kapablo de pafdistanco je 800 – 1000 m estas superflua. Tiel oni superflue eluzis pulvon. Malpliigante pulvoentenon de la kartoĉo, pafisto povas kunporti pli da municio. Alia avantaĝo estas, ke pro la pli malgranda kvanto de la pulvo, la pafilo pli malforte repuŝas dum pafo. Tiu meza kartoĉo estis larĝe uzita en la dua mondmilito.

Plej kutimaj tipoj redakti

 
10.4x38mmR meza kartoĉo
  • 7,92 × 33 mm ("kurz" – kurta): produktita en Germanio, ekde 1941, uzata en MP/StG44, nuntempe Mauser K98.
  • .30 Carbine (7,62 × 33 mm): produktita en Usono ekde 1942, uzata en M1 Carbine
  • 7,62 × 39 mm / 43M: produktita en landoj de la Varsovia Kontrakto, uzata en AK–47, RPD, RPK. Ĝi uzeblas ĝis 400 metroj je celita pafo, ĝis 600 metroj larĝa pafado. La kartoĉo kun volfram-karbido povas trabati kirason de 19 mm, en distanco de 75m
  • 5,45 × 39 mm / 74M: soveta kartoĉo, responde al usona kartoĉo de 5,56. Ĝi estas uzata en AK–74, AN–94, RPK–74. Nesukcesa evoluigo.
  • 4.85 × 49 mm: brita eksperimenta kalibro, por SA80, sed neuzata.
  • 4,73 × 33 mm (DM11): senuja kartoĉo, uzata en G11 (la ujo forbrulas dum elpafo). La projekto fiaskis.