Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Miĥail MINDZAJEV (kartvele მიხეილ მინძაევის) estas sud-osetia politikisto, ministro pri internaj aferoj de la memdeklarita ŝtato Sud-Osetio.

Miĥail Mindzajev
Persona informo
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Mindzajev estas interalie fama pro siaj komentoj rilate la agojn de kartvela registaro. Ekzemple, somere de 2006, karakterizante al ĵurnalisto de novaĵagentejo "Regnum" la situacion en Sud-Osetio kiel ĝenerale trankvila, li aldonis: "Ĉio estus bona ĉe ni, se ne la sudaj najbaroj"[1]. Komentante novembre de 2006 al la sama novaĵagentejo deposteniĝon de Irakli Okruaŝvili li gratulis la eksan kartvelan ministron de defendo, ke tiu povos nun renkonti la Novan Jaron hejme, en Tbiliso (aludante la iaman promeson de la ministro renkonti la jaron 2007 en Cĥinvalo).

Referencoj redakti