Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Miavojo estas la nomo de eventa kaj kongresa centro ĉe la rando de la biosfera rezervejo Vessertal, kun panoramo ĝis la Turingia Baseno. Ĝi troviĝas en Oehrenstock, urbokvartalo de Ilmenau, Germanujo (Frauenwälder Straße nr. 22).

La komplekso kongresa kaj ripozuma; antaŭe la trunkodomo, fone la vico de la nurtegmentaj domoj.
Numero 1, modernege ekipita.
Esperantlingva leterkesto de la trunkodomo.
Ĉevaloj post la domovico.

La areo estas je dispono por kongresoj, familiaj festoj, klerigsesioj, nuptoj ktp. Moderne kaj komforte ekipitaj nurtegmentaj domoj kaj unu granda trunkodomo por 60 personoj garantias sukceson de ĉia ajn festo respektive kunveno.

Historio redakti

En 2012 vendas la Thomas kaj Ralf Leipoldt sian entreprenon Falcom - sendrataj komunikadoj kaj datumtransferado en Langewiesen, aĉetonte ferian kolonion sub la altebenaĵo Morgensonne surmonte en Oehrenstock. Inter la klientoj de la eventa kaj plukleriga spaco i.a. estas anoj de la universitato de la najbara grandurbo Ilmenau.

Dum la GDR-tempo la nurtegmantaj domoj estis someraj rezidejoj de la kombinato Autobahnbau/Straßenbau Weimar; poste nesukcese du personaj umis, kiuj volis privatigi la komplekson. Remalfermo estis en somero de 2013; estas bonvenaj ankaŭ uloj kun hundoj.

Priskribo redakti

Vico de la nurtegmentaj domoj redakti

Ĉefe ĉe la nurtegmentaj domoj - krom investado de pluraj centmiloj da eŭroj - bezonis altkvalita manlaboro: necesis renovigi aŭ refari ĉiujn internojn laŭ la plej modernaj normoj. Por tio en propra ateliero faritis tabloj, benkoj kaj etmeblaro stile konvenanta. Ĉiu kabano havas du hejtilojn, tagĉambron, banĉambron, kuireton kaj - en la supra etaĝo - dormoĉambron. La lasta ĉaleto (nr. 12) apud la arbaro estas saŭno. La kabanoj unu post la aliaj finkonstruitis kaj ekluitis.

La trunkodomego redakti

La 29 metrojn longa trunkodomo en nordamerika stilo kun kuirejo kaj tagĉambroj estas el menzies-pseŭdocugo. La hunsruka konstrufirmao OCB Kanada-Blockhaus jam malpost la surloka starigo estis pruvkonstruinta ĝin antaŭ transportigi la tuton sur 4 specialajn kamionojn en la Distrikton Ilm. La plano instali oficejon en la supra etaĝo baldaŭ estas forĵetita pro la rava belvido: finfine la ĉambro nun servas ĉefe kiel geedziĝsalono.

Situo redakti

La eventokolonio en altitudo de netute 600 metroj tre avantaĝe situas: de tie ĉi multaj migradopadoj kondukas ĝis Rennsteig. Dumvintre ĉirkaŭas ĝin vasta skikuradsulka retaro.

Eksteraj ligiloj redakti