Middle Harbour (Novsudkimrio)

Middle Harbour (elp. [midel haba] "Meza Haveno") estas la nomo de la norda brako de la golfeto Port Jackson en Sidnejo, Aŭstralio.

Middle Harbour
estuaro [+]
Koordinatoj33° 48′ 15″ S, 151° 14′ 56″ O (mapo)-33.8043151.249Koordinatoj: 33° 48′ 15″ S, 151° 14′ 56″ O (mapo)

Middle Harbour (Sidnejo)
Middle Harbour (Sidnejo)
DEC
Middle Harbour
Middle Harbour
Map
Middle Harbour
Vikimedia Komunejo:  Middle Harbour [+]
vdr

La Meza Haveno etendas ĉirkaŭ 10 kilometroj (6 mejloj) nordokcidente, el kie ĝi kuniĝas al la ĉefa haveno ĉe Heads. Ties bordo estas preskaŭ ĉie kruta, malfekunda kaj arbara kaj pro tio Middle Harbour estis preskaŭ tute forgesita dum la du nuaj jarcentoj de eŭropa setlado en Sidnejo. Estas nur malmultaj terpecoj de ebena tero ĉe ties bordoj. Estas ankaŭ multaj malgrandaj rojoj drenantaj la ĉirkaŭaj montetoj, sed gravaj riveroj ne fluas en Middle Harbour.

Jaĥtoj ankritaj sur Middle Harbour, proksime de la Promontora Ponto

Middle Harbour estas grava fizika bariero inter Sidnejo kaj la ĉeurboj konataj kiel areo de Northern Beaches kiu kuŝas norde kaj oriente de Middle Harbour. Estas nur du pontoj - nome la Spit Bridge kaj la Roseville Bridge. Pro tiu bareco, historie la ĉefa transporto inter Manly kaj Sidnejo estis pramo.

La bordoj de Middle Harbour restas plejparte veprejoj, grandparte protektitaj kiel parkoj kaj rezervejoj. La golfeto estas populara loko por boatado kaj amatora fiŝkaptado.