Midsomer Murders estas brita televida serio produktata ekde 1997 de la privata televidstacio Independent Television (ITV) kaj lokita en Britio, en la fikcia graflando Midsomer. La serio baziĝas sur la krimromanoj de Caroline Graham laŭ la adaptigo komence realigita por la televido fare de Anthony Horowitz. Sukcesa jam ekde la unua epizodo, la serio estas elsendata en multnombraj landoj.

Midsomer Murders
televida serio
Originala titolo Midsomer Murders
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Ĝenro detective television series, televida dramserio, mystery television series, televida serio bazita sur romano
Reĝisoro Simon Langton, Jeremy Silberston
Aktoroj Neil Dudgeon • Fiona Dolman • Tamzin Malleson • John Hopkins • Barry Jackson • Daniel Casey • Jane Wymark • Laura Howard • Kirsty Dillon • John Nettles • Jason Hughes • Nick Hendrix • Manjinder Virk • Gwilym Lee
Muziko de Jim Parker
Amplekso
Sezonoj 24
Epizodoj 132
Daŭro sen reklamoj 100
Elsendo
Unua elsendo 23 mar. 1997
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

En la medio de malgrandaj kamparaj vilaĝoj de Britio, la spektaklo havas sian apartan karakterizon: kriminala dramo markita de facilanimeco kaj nigra humuro. En la unuaj 13 sezonoj aktoro John Nettles ludis la rolon de la enketanta ĉefinspektoro Tom Barnaby. Kiam Nettles forlasis la spektaklon en 2011 anstataŭigis lin lia pli juna kuzo, ĉefinspektoro John Barnaby (interpretita de Neil Dudgeon). Malgraŭ la ŝanĝo de la ĉefrolulo, la spektaklo konservis sian popularecon: en 2023 surondiĝis la 23-a sezono de la serio kaj estas filmita la 24-a.

Historio/intrigo redakti

Midsomer Murders estas detektiva dramo, lokita en la nuntempa Anglio kaj aranĝita laŭ la stilo de klasika krimromano, en kiu enketado kaj deduktoj pli oftas ol eventoj kaj perforto.

La intrigoj pivotas ĉirkaŭ la klopodoj de ĉefinspektoro Tom Barnaby, kaj poste de lia kuzo John Barnaby, solvi multnombrajn murdojn okazantajn en la pitoreskaj sed mortdanĝeraj vilaĝoj de la fikcia graflando Midsomer (pro tio la televidserio titoliĝas “la murdoj de Midsomer”).

En ĉiu epizodo okazas pli ol unu murdo, sed la kulpulo preskaŭ neniam estas seria murdisto: tre ofte la cirkonstancoj devigas lin plenumi aliajn krimojn por kaŝi sian unuan murdon.

La du enketantaj ĉefinspektoroj Barnaby havis, laŭlonge de la serioj, diversajn striktajn kunlaborantojn, ĉiuj serĝentoj: Gavin Troy (Daniel Casey), Dan Scott (John Hopkins), Ben Jones (Jason Hughes), Charlie Nelson (Gwilym Lee) kaj Jamie Winter (Nick Hendrix).

Roluloj redakti

Detective Chief Inspector Tom Barnaby - (John Nettles) (serioj 1-13) – Thomas Geoffrey Barnaby naskiĝis la 20-an de aprilo 1943. La plej longserva membro de la polica enketa fako de Causton. Barnaby ankaŭ laboris por unu el la britaj sekretaj servoj MI6. Pacienca kaj tolerema viro, li distingiĝas pro sia enketado metoda kaj sobra. Li estas sagaca kaj akravida, kapabla rekoni ankaŭ tiujn indicojn, kiujn aliaj ne konstatas. La familio de Barnaby konsistas el edzino Joyce (kiun li edzinigis en 1973) kaj filino Cully: ambaŭ virinoj ofte iel rilatas kun la krimoj pri kiuj li enketas. Epizodo "Blue Herrings" (s. 3, ep. 2) sciigas, ke ambaŭ gepatroj de Barnaby mortis kaj en la lasta epizodo en kiu li rolas, "Fit for Murder" (s. 13, ep. 8), oni krome ekscias, ke lia patro mortis en la tago de lia naskiĝdatreveno, tiom aĝa kiom Tom en la epizodo.

Joyce Barnaby - (Jane Wymark) (serioj 1-13) – Edzino de Tom Barnaby kaj patrino de Cully Barnaby. Ŝi aperis en pli ol 80 epizodoj, personigita de Jane Wymark. Ŝi edzigis Tom en 1973 kaj ilia sola filino, Cully, naskiĝis en 1978. Kvankam Tom pasigas multe da tempo for el la familio por solvi krimojn, ilia geedziĝo estas feliĉa. Joyce Barnaby estas amikema, ĉarma kaj pasia virino kun multaj hobioj, amikoj kaj interesoj - inkluzive de pentrado, kantado, tango-dancado, sporto, bonfarado kaj metiecaj laboroj - kiuj ofte iel kunligiĝas kun la eventoj de la epizodoj. Ŝi ne aspektas sukcesa kuiristino kaj eble pro tio Tom ne perdas okazon por manĝi aliloke. Ŝi ofte esprimis la deziron translokiĝi el la loĝejo de Causton nur por distanciĝi el la murdoj, kiuj okazas tie.

Cully Barnaby - (Laura Howard) (serioj 1-13) - Ŝi estas la solfilino de Tom kaj Joyce Barnaby. Ŝia nomo estas tiu de vilaĝo Cully ĉe la Lago Lemano en Svislando, kie ŝi estis koncipita dum la mielluno de siaj gepatroj. Komence de la serio ŝi vizitis la Universitaton de Kembriĝo kaj havis amhistorion kun studento pri dramo, Nico. Kiam finiĝis la studoj, finiĝis ankaŭ la amrilato kaj ŝi denove loĝis kun siaj gepatroj en Causton. Ŝi estas aktorino kaj ofte ŝi laboretas en la regiono de Midsomer dum la paŭzoj inter aktorado kaj alia. Ŝi renkontas sian estontan edzon Simon Dixon en epizodo “The Axeman Cometh” (s. 10, ep. 4), kaj ili geedziĝis en epizodo "Blood Wedding" (s. 11, ep. 2). Antaŭ la fianĉiniĝo kun li, Cully travivis plurajn amhistoriojn kun viroj, interalie dum la serio oni aludas amemon inter ŝi kaj serĝento Gavin Troy, kiun ŝi eĉ kisis en epizodo “Death and Dreams” (s. 6, ep. 2), sed ilia rilato ne progresis. Aktorino Laura Howard laŭdire planis forlasi la spektaklon post “The Magician's Nephew” (s. 11, ep. 5), sed ŝi denove rolis kiel Cully en “The Glitch" (s. 12, ep. 4) kaj "The Silent Land” (s. 13, ep. 4). Ŝi laste aperis en "Fit For Murder", kiam Tom anoncas sian emeritiĝon. Ŝi estas scivolema kaj kuraĝa juna virino, kiu ŝajne heredis multon el la amikema sinteno kaj sociala spirito de siaj gepatroj. Kiel ŝia patrino, ŝia emo labori por la komunumo ofte kuntrenas ŝin en la okazantajn krimojn.

Detective Sergeant Gavin Troy (Daniel Casey) (rolulo: serioj 1-7; gastis en la 11-a serio) – La asistanto de Barnaby en la unuaj sezonoj. Devena de graflando Midsomer, en “Written in Blood” (la unua epizodo post la Pilota filmo), li deklaras, ke li studis en la lernejoj de Causton de 1983 ĝis 1990. Ofte oni komentas, ke li estas tro juna por esti detektiva serĝento, sed li estas brila kaj ambicia, kvankam kutime estas lia ĉefo, kiu solvas la krimojn post malĝusta konkludo de Troy. Ĉiuokaze la rilatoj inter la du estas bonegaj: en “Painted In Blood” (s. 6, ep. 3), Barnaby estas ekskludita el la enketado, sed Troy havigas al li informojn. Li eĉ riskis sian vivon por helpi sian ĉefon dum ŝtelo en banko. En “Destroying Angel” (s. 4, ep. 2) kaj en “Market For Murder” (s. 5, ep. 1) estas Troy, kiu komprenas kiel la murdistoj realigis sian krimon - estigante la strangan situacion en kiu Barnaby ne solvas la misteron. Diference ol la tolerema Barnaby, Troy ne aspektas "politike ĝusta" pro siaj netaŭgaj rimarkoj en netaŭgaj momentoj, rapidaj prijuĝoj kaj malestimo de samseksemuloj. En la unua epizodo de la sepa serio, titolita “The Green Man”, Troy estas promociita al rango de detektiva inspektoro kaj sendita al Middlesbrough. Li reaperas en “Blood Wedding” (s. 11, ep. 1) por ĉeesti la geedziĝon de la filino de Tom, Cully Barnaby (kiun li iam sekrete kisis), dum kiu li renkontas sian duan posteulon, serĝenton Jones. Notindas, ke la biografio kaj karaktero de la “televida” Troy estas malsama ol tiu de la krimromanoj de aŭtorino Caroline Graham: en ili li estas edzo kaj patro de filino, li estas malpli inteligenta kaj iom fanfarona pri sia ĉarmo ĉe virinoj.

Doktoro George Bullard (Barry Jackson) (serioj 1–14) – Patologiisto loĝanta en Causton, Bullard plenumas sian laboron kun profesia lerteco kaj bonhumura personeco. Li estas bona amiko de Tom Barnaby kaj aperas konstante en la epizodoj ĝis la 14 serio, escepte de mallonga periodo - fine de la 2-a serio kaj komence de la 3-a - kiam lin anstataŭigis d-ro Dan Peterson, interpretita de Toby Jones. Lia edzino, Catherine “Kath” Bullard, kuracistino en la medicina centro de Midsomer Market, aperas en 4 epizodoj, ĝis kiam George anoncas, ke ŝi mortis pro akcidento en buĉejo. En “The Oblong Murders” (s. 14, ep. 4) oni ekkonas lian fratinon, Millie Bullard, profesia prizorgantino de hundoj. En la sama filmo, kvar epizodojn post Tom Barnaby, ankaŭ George anoncas sian foriron, dirante, ke li dedicis dediĉi sin al fiŝkaptado: “Tom – li klarigas – proponis feriadon en Irlando”, kio komprenigas, ke li retiriĝos por vivi en tiu lando.

Detective Chief Inspector John Barnaby (Neil Dudgeon) (gastis en la 13-a serio; rolulo: serioj 14-nunaj) – John Barnaby estas kuzo de Tom Barnaby kaj detektiva ĉefinspektoro kiel li. Li aperis por la unua fojo en epizodo “The Sword of Guillaume” (s. 13, ep. 1), kiam lia kuzo Tom, sendita por misio al Brighton, petas lian helpon por solvi krimon. John Barnaby estis translokita el la polica fako pri krima enketado de Brighton al tiu de Causton post la demisio de Tom. Lia oficiala rolo komenciĝis en epizodo, “Death in the Slow Lane” (s. 14, ep. 1). Li diplomiĝis pri psikologio ĉe la Universitato de Durham. Kompare kun tiu de lia kuzo lia enket-metodo estas multe pli insista kaj senpera: li aspektas amuziĝanta dum la solvo de misteroj kaj, verŝajne pro sia faka doktoriĝo, li interesiĝas pri la personoj kaj rilatas kun ili uzante psikologion, ofte kun tute aparta humursento. John estas edzo de Sarah, kiun li edzinigis verŝajne malmultajn jarojn antaŭ la translokiĝo al Midsomer, kie naskiĝis ilia filino Betty (“The Killings of Copenhagen”, s. 16, ep. 5). En ilia kampara hejmo vivas kutime ankaŭ hundo: la unua estis Sykes, ĝis ĝia morto; la dua estas Paddy.