Mielcentrifugilosenmieligilomieleltira aparato estas ekstraktilo de mielo el vaksaj ĉeloj elprenitaj el abelujo sen detruo de tiuj ĉeloj. La funkciado de ekstraktilo estas bazita sur centrifuga forto.

Mielcentrifugilo

Historio redakti

La mielcentrifugilon inventis Franz von Hruschka (ĉeĥe František Hruška) kaj prezentis ĝin en septembro 1865 dum la 14-a tutaŭstria kongreso de abelistoj en Brno. Laŭ legendo helpis hazardo – lia nevino portis hejmen korbeton kun mielo, petole ĝin rotaciigis kaj la mielo elverŝiĝis. La unuaj senmieligiloj estis lignaj, poste metalaj, nun el rustorezistaj materialoj.

Antaŭ tiu ĉi invento oni devis elpremi la mielon kaj detrui la ĉelojn.

 
Mielo elfluanta el mielcentrifugilo

Fontoj redakti

  • Rüdiger Eichholz: Bildvortaro, 1988, p. 78/61 (mielcentrifugilo)
  • Erich-Dieter Krause: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, 2007, p. 656 (Honigschleuder - mielcentrifugilo)
  • Carlo Minnaja: Vocabolario Italiano-Esperanto, 1996, p. 1225 (smielatóre – senmieligilo, mieleltira aparato)
  • alilingvaj Vikipedioj

Eksteraj ligiloj redakti