KOÓS Mihály (ko:ŝ) estis hungara ekonomipolitikisto naskita en Satmaro en 1869 kaj mortinta en Budapeŝto la 15-an de novembro 1941.

Biografio redakti

Mihály Koós studis juron (Budapeŝto, Berlino) poste de 1902 li laboris en la ministerio pri agrokulturo, de 1921 li estis direktoro de la Országos Mezőgazdasági Kamara (agrokultura ĉambro). Tie kaj kiel ĉefkonsilanto kaj komitatano ekzekutiva de la Hungara Nacia Banko li defendis la interesojn de la grandbienuloj.

Verkoj redakti

  • Állatorvosi közszolgálat (Bp., 1901);
  • A székelyföldi gazdasági actio 1905 (Bp., 1906).

Fonto redakti