Mihail Kogălniceanu (Tulcea)
komunumo en Rumanio
Mihail Kogălniceanu [mihail kogəlniĉanu] estas komunumo en la distrikto Tulcea en Rumanio. Ĝi konsistas el la samnoma vilaĝo kaj krome el Lăstuni kaj Rândunica.
Mihail Kogălniceanu | |||
---|---|---|---|
Urbodomo
| |||
komunumo en Rumanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Tulcea (distrikto) | ||
Poŝtkodo | 827145 | ||
Aŭtokodo | TL | ||
Telefonkodo | 0240 | ||
Retpaĝaro | http://www.freewebs.com/clkogalniceanu/ | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3,261 | ||
Loĝdenso | 23 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | Koordinatoj: 45°02′N 28°44′O / 45.033°N, 28.733°O (mapo) | ||
Alto | 24 m [+] | ||
Areo | 140 km² | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mihail Kogălniceanu, Tulcea [+] | |||
La vilaĝo estis nomita honore al Mihail Kogălniceanu, ĉefministro de Rumanio de 1863 ĝis 1865.
La komunumo situas ĉe la ŝoseo DN 22 (Tulcea – Constanța) kaj havas fervojan stacion, ĉ. 3 km de la vilaĝa centro. En ĝia teritorio situas civila flughaveno, kiu iam ligis Tulcea al Bukareŝto kaj Constanța. Nun provizore ne ekzistas pasaĝeraj flugoj.
El la 1 025 laborantoj (2009) 815 laboras en agrokulturo. El la areo de 14 000 ha 7 561 ha estas agrokulture uzeblaj kaj 6 011 ha semadotaŭgaj. 80 % de la teritorio havas trinkakvan reton, 3 % de la vojoj estas asfaltitaj.