Miheșu de Câmpie

komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Miheşu de Câmpie)

Miheșu de Câmpie [pron.: miheŝu de kimpie] (hungare Mezőméhes [MEzomeheŝ], germane Bienendorf [BI:nendorf]) estas komunumo en Rumanio orient-sudoriente de Cluj-Napoca. En 1910 ĝi havis 1 300 loĝantojn (rumanoj, hungaroj) kaj en 1992 1 499 (rumanoj, 14 % da hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1293. Ĝi estis hungara servutulvilaĝo. De la 15-a jarcento loĝis ĝin ankaŭ rumanoj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Torda-Aranyos vármegye). Apartenas al ĝi la vilaĝoj Bujor, Cirhagău, Groapa Rădăii, Mogoaia, Răzoare, Șăulița kaj Ștefanca

Miheșu de Câmpie
Vilaĝo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Mureș
Alinome Mezőméhes (hungare), Bienendorf (germane)
Iama hungara departemento Torda-Aranyos
Situo 46° 41′ N, 24° 10′ O (mapo)46.67777777777824.158611111111Koordinatoj: 46° 41′ N, 24° 10′ O (mapo)
Miheșu de Câmpie (Rumanio)
Miheșu de Câmpie (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 327 m
Poŝtkodo 547420
Loĝantaro
– komunumo 2,447 (en 2011)
– vilaĝo 1,539 (en 2011; 1514 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 118389
vdr

Situo redakti

Miheșu de Câmpie limas okcidente al la distrikto Cluj. La distrikto vojo DJ151 ligas ĝin al Sărmașu norde kaj al Luduș sude. Miheșu de Câmpie havas du haltejojn ĉe la fervojlinio Luduș – Măgheruș Șieu.

La nomparto "de Câmpie" rilatas al la Ebenaĵo de Transilvanio (rumane Câmpia Transilvaniei).

Fonto redakti

Renomaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti