Miklós Pálffy (palatino)

Grafo Miklós (Nikolao) PÁLFFY de Erdőd [miklo:ŝ pa:lfi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Pálffy Miklós estis hungara palatino, krongardisto, reĝa juĝisto, magnato, oficiro. Lia nobela antaŭnomo estis erdődi (de Erdőd).

Nikolao Pálffy de Erdőd
palatino
Erdödi gróf Pálffy Miklós 1827 Kriehuber.png
Coa Hungary Family Pálffy.svg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1657 (1657-03-01)
en Bratislavo
Morto 20-an de februaro 1732 (1732-02-20) (74-jara)
en Bratislavo
Familio
Dinastio Pálffy ab Erdöd [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
Hungara palatino Hungary Arms.svg
Dum 1714–1732
Antaŭulo Paul Esterházy de Galántha
Sekvanto Johano Pálffy de Erdőd, lia frato (1733–1740 neniu)
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Miklós Pálffy [1] naskiĝis la 1-an de marto 1657. Li mortis la 20-an de februaro 1732 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

BiografioRedakti

Miklós Pálffy lernis en Vieno, poste en 1673 li aliĝis al kortego de la Habsburgoj. Post 2 jaroj li batalis kontraŭ la turkoj, dume li vundiĝis kaj restis lama. En 1687 li estis estro de fortikaĵo de Esztergom, baldaŭe li atingis altajn ĉefoficirajn rangojn. En 1694 li iĝis „eterna” departementestro de Pozsony (historia departemento). En 1701 li iĝis krongardisto en la kortumo. Post jaroj li batalis kontraŭ Francisko Rákóczi la 2-a, tial la hungara historio aprezas lin malbona figuro. En 1712 li ricevis Ordenon de la Ora Ŝaffelo. En la sekva jaro li estis elektita reĝa juĝisto, poste palatino. Li estis edzo kun 11 gefiloj.

FontojRedakti