Miles Davis Volume 1

Miles Davis Volume 1 kaj Miles Davis Volume 2 estas du ĵaz-albumoj de Miles Davis. Estis la unuaj du 12-colaj sondiskoj de Blue Note Records. Ili estis publikigitaj en 1955. Laŭ opinio de Scott Yanow ili konstistigas komencon kaj fruan kulminon de la evoluo de malmolbopo.

Graveco redakti

Scott Yanow rigardis la tri kunsidojn de Miles Davis por Blue Note el la jaroj 1952, 1953 kaj 1954 al la 17 plej gravaj diskoj de malmolbopo kaj kiel unuaj diskoj, sur kiuj – malgraŭ laŭgradaj transiroj – ĉi tiu stilo publikiĝis. Laŭ Thom Jurek ili donas perecizan bildon pri la „rapida glitado“ de Davis en la malmolbopon. Cook kaj Morton antagonismon de ĉi tiu albumo, rimarkis tamen ankaŭ, ke Davis jen forlasis la malvastajn limojn de etbanda bibopo kaj daŭrigis la esploron de vasta muzika lingvo, kion li komencis per la ensemblo de Birth of the Cool.[cook 1]

Literaturo/fontoj redakti

  1. p. 373
  • Peter Wießmüller: Miles Davis – Sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten. Oreos (Collection Jazz), Gauting 1985
  • Vokita de jazzdisco.org la 7-an de septembro 2010
  • Vokita de discogs.com la 7-an de septembro 2010
  • Vokita de allmusic.com la 15-an de septembro 2010


Eksteraj ligiloj redakti

  • Blue Note 10" LP Diskokovriloj de la 5000-a serio, inter ili Young Man With A Horn, Miles Davis, Vol. 2 kaj Miles Davis, Vol. 3 ĉe birkajazz.com