Militista vortareto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Militista vortareto estas faka vortaro pri militaj terminoj kun ekvivalentoj en la Esperanta, franca, angla, germana kaj itala lingvoj.[1] Kvankam oni atribuas ĝin al la generalo kaj prezidanto de Universala Esperanto-Asocio Louis Bastien, en tiu eldono nur la enkondukon subskribas Bastien.[2] La verko enhavas ankaŭ liston de kunlaborantoj el Francio, Britio, Germanio, Italio, Brazilo kaj Novzelando kaj tri antaŭparolojn, nome de generalo Malraison (Francio, datita en julio 1908, kio sugestas antaŭajn eldonojn), generalo Concaro (Italio) kaj kolonelo Bernard (Belgio) kun dulingvaj prezentoj franc-esperante, escepte tiu de la itala militisto ital-esperante.

Militista vortareto
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

La 21 subtemoj estas Samarmilaroj, Unuoj kaj estroj, Rangoj, Vestaĵoj kaj ekipaĵoj, Armilaro, Municioj kaj eksplodaĵoj, Pafado, Optiko, Tereno, Topografio kaj orientado, Veturiloj, Mobilizado, La milito, Movmilito, Pozicia milito, Kirastrupo, Artilerio, Pionirado, Transsendaro, Sanitara servado kaj Provizado. Kvankam kelkaj terminoj, kiel "atommilito" evidente indikas al la fino de la Dua Mondmilito, la ĝenerala enhavo de terminoj rilate al bataloj sugestas fruan kompiladon de terminoj inspiritaj de la Unua Mondmilito.

Referencoj redakti

  1. BASTIEN, L. (1955): Militista vortareto. (Esperanta, franca, angla, germana, itala), Paris, Comité Français d'Information Espérantiste, 1955, 56 p., 15, broŝ.
  2. op. cit. pp. 2-5.