Milito de la Oranĝoj

La Milito de la Oranĝoj (portugale Guerra das Laranjas; france Guerre des Oranges; hispane Guerra de las Naranjas) estis mallonga konflikto en 1801 en kiu hispanaj fortoj, instigitaj de la registaro de Francio, kaj krome subtenita de la Franca militistaro, invadis Portugalion. Ĝi estis antaŭaĵo de la Duoninsulaj Militoj, rezulte en la Traktato de Badajoz, kun perdo de Portugalia teritorio, nome partikulare Olivenza, same kiel la fina preparo por la kompleta invado de la Iberia Duoninsulo fare de la Francaj fortoj.

Manuel de Godoy prezentante al la reĝino María Luisa branĉon kun oranĝoj.
Portreto de Manuel Godoy kiel venkinto de la Milito de la Oranĝoj, fare de Goya. Real Academia de San Fernando, Madrido.

La hispana atako al Portugalio startis la 20an de Majo, kaj fokusigis al la landlima regiono de Portugalio kiu inkludis la ĉefajn fortikaĵojn de Elvas kaj la pli malgrandaj fortikaĵaj urboj Campo Maior, Olivença (Olivenza en hispana) kaj Juromenha. La ĉefa forto de la Hispana Armeo antaŭeniris al Elvas, dum du divizioj antaŭeniris al Campo Maior kaj alia divizio antaŭeniris al Olivença kaj Juromenha. Tre malfortaj kun nur defendantaj milicanoj, Olivença kaj la najbara Juromenha tuje kapitulacis al la hispanaj fortoj. La Portugalia soldataro de Campo Maior - estre de la Leŭtenant-kolonelo Dias Azevedo - rezistis la atakon dum 17 tagoj, devigante la hispanojn teni du tutajn diviziojn en ties sieĝo. La ĉefa hispana forto - estrita rekte de Godoy - klopodis ataki Elvas, sed ĝi estis facile elpelita pro la forta Portugalia soldataro komandita de la Generalo Francisco de Noronha. La hispanaj trupoj tiam retiriĝis, ĉar Godoy ne kuraĝis reataki antaŭ la fino de la milito. Tiu eniris en sakostrato, kun plej el la hispanaj fortoj retenitaj en sieĝoj de fortikaĵoj kaj la cetero malakapabla fronti la blokadon fare de la ĉefa kerno de la Portugalia Armeo, por antaŭeniri ene de Portugalio. Spite tion, laŭlegende Godoy plukis oranĝon el la ekstero de Elvas kaj sendis ilin al la Reĝino de Hispanio[1] lun la mesaĝo ke ili devenas el Lisbono. Tiele, la konflikto iĝis konata kiel "Milito de la Oranĝoj".

Ĝenerale oni ĉirkaŭkalkulis 80,000 soldatoj el Portugalio kontraŭ 200,000 soldatoj de kombinita forto hispan-franca.

Referencoj redakti

  1. H. V. Livermore: Portugal: A Traveller's History, p. 26

Bibliografio redakti

  • "War of the Oranges". Encyclopædia Britannica. 2005.
  • Vicente, António Pedro (2007). Guerra Peninsular: História de Portugal Guerras e Campanhas Militares [Duoninsula Milito: Historio de Portugalaj Militoj kaj Militkampanjoj] (en Portugala). Lisbono, Portugalio: Academia Portuguesa da História/Quidnovi.