Milito kaj pacismo laŭ la Katekismo de la Katolika Eklezio

La doktrino pri Milito kaj pacismo laŭ la Katekismo de la Katolika Eklezio, kiu estas difinita en la paragrafoj 2302-2330, enkadriĝas inter la instruo de Jesuo difininta “Filoj de Dio” (Mt 5,9) nome tiuj kiuj engaĝiĝas por la paco kaj la kvina biblia ordono kiu malpermesas mortigi homojn kaj la natura rajto sin defendi aŭ defendi sian proksimularon kontraŭ la maljustan atakanton.

Milito kuntrenas du diversajn aktorojn: la Ŝtatoj kiuj decidas, kaj la soldatoj efektive ĝin farantaj. Rilate la pozicion de la militanta homo, la Katekismo de la Koncilio de Trento (konata ankaŭ kiel “roma katekismo"), eksplicite diras ke la soldato ne pekas kiam “batalas kaj mortigas malamikojn en “milito justa” ĉar ilia movanta kaŭzo ne estas avideco aŭ kruelo, sed amo kaj protekto de la publika bono” (§ 328).

Rilate la ŝtatojn, la Katekismo de la Katolika Eklezio de 1992 skribas ke “ĝis kiam ekzistos la danĝero de milito [...], post la elĉerpiĝo de ĉiuj eblecoj de paca interkonsento, oni ne povas nei al registaroj la sinturnon al laŭrajta sindefendo” (§ 2308). Realismo, fondita el du precizaj moralaj principoj, ordonas ke:

  • a. milito devas esti evitita ĝis kiam tio eblas;
  • b. milito ne estas malbono en si mem: ĝi, fakte povas esti justa en certaj kondiĉoj;
  • c. dum milito ne ĉio estas permesata. Estas humana maniero militi kaj estas agoj tute mallicaj ĉiam nepravigeblaj.

La kondiĉoj por justa militoRedakti

Tial, laŭ morala kaj katekisma vidpunkto milito estas nek aŭtomate lica, nek malbono en si mem, tio estas ago intrinseke malbona. Temas pri gravega precizigo. Por plibone enkadrigi la aferon, oni vidu, ĉiam laŭ la katolika doktrino, la kazo de aborto, senpere celata: ĝi estas ĉiam intrinseka malbono pro tio ke estas celata hommortigo, kaj neniu motivo povas ĝin igi lica; ne la samon oni povas diri rilate la militon kiu povas esti justa kaj maljusta; kvankam por nekatolikoj kompreneble la afero ne estas tiom simpla. Temas pri grava precizigo. Sed kiam milito estas justa la katekismo enmetas ĉiam la koncepton de justa milito en alian koncepton “laŭrajta sindefendo per milita forto”. Por ke tiu justeco estu ankaŭ racia kaj ne sindamaĝa, la paragrafo 2309 aldonas kromajn kvar kondiĉojn, devige obeendajn:

a.la damaĝo kaŭzita de la agresinto al la nacio aŭ al la komunumo de nacioj estas daŭra, grava kaj certa;

b.ĉiuj kromaj vojoj por eviti tiujn damaĝojn estas senkulpe elĉerpitaj aŭ senefikaj;

c.ekzistas funditaj motivoj por atingi la sukceson;

d.armita sindefendo ne estigas damaĝojn kaj malordaĵojn pli gravajn ol tiujn suferatajn aŭ suferotajn. Sur tiu taksado de tiu kondiĉo havas grandegan pezon la potenco de modernaj detruiloj.

La nepreco de kribrado de tiuj rekvizitoj, kiuj devas ĉeesti ĉiuj kune kaj samtempe, tuj komprenigas kiom maloftas la alestiĝo de la kondiĉoj necesaj por rajtigi justan militon. Krome, kune kun la argumentoj specife principaj, superŝvebas tiu kribrado de sana realismo pri la “fonditaj motivoj por atingi la sukceson”, kiu pliege komplikas la kadron.

Kristanismo kaj ne-perfortoRedakti

La supre dirita doktrino utilas por forigi el diskuta kampo la konvinkon ke “ĉiuj militoj estas egalaj” kaj ke ili “estas ĉiam reĵetendaj ĉar maljustaj”. Povas okazi ke tio veras por multaj aŭ eble ĉiuj militoj kiuj sinsekvas en nia epoko. Sed tio ne malhelpas ke la uzo de armiloj kaj de la forto, principonivele kaj surbaze de la postulitaj rekvizitoj, estas laŭrajta kaj eĉ laŭdeva. Tiu evidento nepre ekskludas la redukton de kristanismo laŭ la katolika doktrino al “neperforto”, doktrino kiu ĉiukaze ekskludas la eĉ armitan sindefendon. Krome la Katekismo memorigas ke la paco ne estas simpla malĉesto de milito, sed ĝi estas “trankvilo de la ordo” (Sankta Aŭgusteno, De civitate Dei, 19-13; Katekismo § 2304).

Milito kaj EvangelioRedakti

La rajtigo de milito justa, ĉiam laŭ la ĝenerala doktrino de la Katekismo, descendas ankaŭ de nobelega kaj krista principo: [1] ne estas amo pli granda ol doni la vivon por siaj amikoj. Soldato kiu batalas en milito – vere justa kaj laŭ justa maniero – konformiĝas al granda kristana vero: sur ĉi tiu tero, la vivo ne estas absoluta valoro, sed ĝi povas esti oferta cele de bono pli granda.

Obĵetoj de ekstrema pacismoRedakti

Kompreneblas ke ekstremaj pacistoj, laŭ kiuj milito ĉiam maljustas, absolute reĵetas tiun doktrinon kaj preferas konsideri la neceson abandoni ĉiun resurson al perforto en la ideo ne interplektiĝi en perforta agado ĉu el ĝenerala vidpunkto ĉu laŭ alia interpreto de la krista mesaĝo sendepende de la katolikaj katekismo aŭ doktrino.

ReferencojRedakti

  1. Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj (Joh 15,13)

Voĉoj kurilatajRedakti

BibliografioRedakti

  • Luigi Andranopoli, iIl Catechismo Romano commentato, Ares, 1983; Catechimo della Chiesa Cattolica, testo tipico latino, 1999, nn. 2302-2314
  • Pontificio Consiglio Giusizia e Pace, COMPENDIO DELLA DOTTRINA SOCIALE DELLA CHIESA, 2004
  • B. Tierney, The Idea of Natural Rights. Studies on Natural Rights, Natural Law and Church Law 1150-1625,

Eksteraj ligilojRedakti