Minankabaŭlingva Vikipedio
La Minankabaŭlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la minankabaŭa lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Wikipedia baso Minang. La projekto aprobiĝis fare de la vikimedia prilingva komitato la 29-an de januaro 2013, oficiale malfermiĝis kaj praktike ekfunkciis la 7-an de februaro kaj atingis 150 000 artikolojn jam sep monatojn poste, la 9-an de septembro 2013. La 27-an de majo 2022 ĝi enhavas 225 260 artikolojn. Tio okazis ĉar plej verŝajne oni uzis aŭtomatan tradukilon kaj tiele la artikolo apenaŭ valoras. La profundeco de tiu versio estas klasita kiel 0, kvankam nur laŭ artikolnombro estas la 27-an de majo 2022 en 29a pozicio, tiun profundon oni trovas nur en 63a pozicio. Same la nombro de aktivaj uzantoj estas nur de 29, kontraŭ 341 de la esperanta versio aŭ 25 de la nepala en 57 je sama dato.
Minankabaŭlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | min.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | minankabaŭa |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 27-a de majo 2022 | |
Artikolnombro | 225 260 |
Profundeco | 3.2 |
Paĝoj | 384 391 |
Redaktoj | 2 441 219 |
Uzantoj | 15 815 |
Aktivaj uzantoj | 58 |
Administrantoj | 5 |
Dosieroj | 177 |
EmblemoRedakti
Pro la forta parenceco inter la minankabaŭa kaj la indonezia lingvoj, la minankabaŭlingva Vikipedio uzas la saman emblemon kiel tiu en la indonezia lingvo.