Mine Yositaka

japana esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

MINE Yositaka (1941-2017) estis japana esperantisto. Li estis aktivulo de la Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj. Li estis redaktoro de la bulteno Riveroj ĝis 2000, kaj redakciano de la bulteno La Movado. Inter la jaroj 1991 kaj 2004 li estis elektanto kaj poste du jarojn proponanto de la premio Esperantisto de la Jaro. En 2008 li ricevis la premion Ossaka de Japana Esperanto-Instituto pro siaj kompilo de studoj pri Miyazawa Kanji kaj pri Eroŝenko

Eldonaĵoj redakti

  • Ivan la malsaĝulo. Tradukis V. A. Ŝrikov. Reviziis kaj redaktis Mine Yositaka kun konsiloj de Tani Hiroyuki (laŭ la rusa originalo). Ilustris per lignogravuraĵoj Takehana To). - Toyonaka-si: Japana Esperanta Librokooperativo, 1998.
  • Vivo kaj verkoj de Miyamoto Masao (1999)
  • La dek bildoj de bovpaŝtado (2015)
  • Esuperanto undo o kangaeru (2016)
  • Kansaj esuperanto renmei 65 nensi (2016)[1]

Notoj redakti

  1. Nekrologoj en Beletra Almanako (31), februaro 2018. p- 9.