Tiu ĉi artikolo temas pri gazeto, pri fabela monstro de helena mitologio, vidu minotaŭron.

Minotaure, publikigita inter 1933 kaj 1939, estis superrealisma artgazeto, fondita de Albert Skira en Parizo. La redakciestroj estis André Breton kaj Pierre Mabille. Tiu sufiĉe luksa periodaĵo ofte prezentis originalajn artaĵojn sur ties kovrilpaĝoj, fare de prestiĝaj artistoj kiel Pablo Picasso. La gazeto estis subtenita kaj gvidita de la superrealista artpatrono Edward James, kaj restas unu el la plej altvaloraj fontoj pri antaŭmilita superrealismo. Ĝi iasence estis la posteulo de La Révolution surréaliste.

Minotaure atentigis legantojn pri multaj, nefamaj artistoj kiel Hans Bellmer, Victor Brauner, Paul Delvaux, Alberto Giacometti, kaj Roberto Matta.