Mira (hinduismo)
Mira, Mirabai aŭ Meera (hindie मीराबाई) (ĉ.1498-1546) (Mira Bai) estis hindua poetino, mistikulino kaj ano de Kriŝno . Konsiderata unu el "la veraj sanktulinoj" la plej grava el la movado Vaishnavismo Bhakti kaj atribuis al ŝi 1.300 mantrojn (sanktaj kantoj). Ĉi tiuj kantoj estas popularaj tra la tuta Barato kaj estis tradukitaj kaj publikigitaj tra la tuta mondo. La kantoj plenas de pasia laŭdo al la dio Kriŝno kiel kutime en la Bhakti-tradicio. En la plej multaj el ŝiaj poemoj, ŝi priskribas sian senkondiĉan amon por sia mastro kaj promocias la Bhakti-Kriŝnon kiel la plej bonan vivmanieron - ĉar tiel helpas forgesi la privatajn dezirojn.
Mira | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1497 en Merta City |
Morto | 1-an de januaro 1546 (48-jaraĝa) en Dwarka |
Mortokialo | Drono |
Lingvoj | hindia |
Ŝtataneco | Barato |
Familio | |
Edz(in)o | Bhoj Raj (en) |
Okupo | |
Okupo | poeto verkisto mistikulo |
Homaj kredoj pri ŝia vivo, estis kolektitaj el ŝiaj poemoj kaj el la rakontoj rakontitaj de ŝia komunumo kaj ili eĉ servis kiel temo de pluraj filmoj. La aŭtentikeco de ĉi tiuj rakontoj estas kontestata, precipe tiuj asociitaj kun la komponisto Tansan . Aliflanke, la tradicioj, kiuj asertas esti kiel disĉiplo de la guruo Reids en Chitori, ŝia rilato kun Tollides kaj poste kun Rupa Gosumi en Verinda estas probable pli ĝusta.
Biografio kaj legendoj pri ŝi
redaktiPlej multaj legendoj pri Meera mencias ŝian malrespekton al sociaj kaj familiaj konvencioj, ŝian devotecon al la Dio Krishna, enkorpiĝo de ĝojo kaj amo kaj, laŭ la hindua tradicio, unu el la ok manifestiĝoj de la supera Dio Vishnu ( विष्णु).
La legendo rakontas, ke kiam Mirabai estis tri jaraĝa iu asketa kaj joga sanktulo, ‘sadhu’, venis al ŝia hejmo kaj donis al la patro statueton de la Dio Krishna. Ŝia patro konsideris ĝin speciala beno, kaj instalis la diaĵon sur la familia altaro. Mirabai profunde logiĝis al tiu statueto, kaj rifuzis manĝi ĝis la diaĵo estu donacata al ŝi. Ŝi komencis vivi por sia Krishna-pupo, ŝi vestis ĝin, ŝi nur manĝis post kiam ŝi oferis sian manĝaĵon al Krishna-pupo. Ŝi decidis, ke Krishna estu ŝia sola amiko, amanto kaj edzo.
Baldaŭ la gepatroj geedzigis ŝin (la infana geedzeco, estis ofta kutimo en Barato). La edzo de Meera mortis frue en batalo kontraŭ la mongola invado, do la bopatro ordonis al la juna vidvino sinmortigi… (Laŭ la hindua rito ‘Sati’, la vidvino devis sinmortigi kaj esti fajre oferita kune al ĵus mortita edzo. Tio estis deviga en norda Hindio ĝis la mezo de la XIX-a jarcento). Mirabai fuĝis de sia bopatra familio al Vrindávana, la lando de Krishna, laŭ ŝi, sia vera edzo kiu ne mortis! Persekutita de ŝia bofamilio por ke ŝi plenumu la ‘sati rito’, ŝi estis kaptita du foje kaj el ambaŭ ŝi mirakle eskapis.
Laŭ legendo, Mirabai dediĉis sian vivon al Krishna; ŝi vagadis de urbo al urbo dancante publike honore al Krishna kiel religia esprimo; ŝi konstruis privatan templon al Li, kie ŝi gastigis sanktulojn kaj pilgrimantojn.
Meera komponis devotajn kantojn por Krishna; tiaj poemoj aludas al la du miraklaj provoj de ŝia vivo. La poemoj de Meera estas metrikaj versoj en la rajasthani lingvo. En ŝiaj poemoj, Krishna estas jogulo kaj amanto, kaj ŝi mem estas jogulino preta anstataŭi sin en spirita geedza feliĉo. La stilo de Meera kombinas pasian humoron, spritemon, sopiron, atendon, ĝojon kaj ekstazon de kuneco, ĉiam centrita sur Krishna. La grandega populareco kaj ĉarmo de ŝiaj kantotekstoj kuŝas en la uzo de ĉiutagaj bildoj kaj en la dolĉeco de emocioj facile kompreneblaj de la hindiaj homoj.
Kvankam la hindua tradicio atribuas al ŝi milojn da religiemaj himnoj al Krishna, fakuloj estas dividitaj laŭ la opinio pri kiom multaj el ili estis aŭtentike verkitaj de Meera mem. Nur du poemoj konserviĝis portantaj ŝian subskribon.
La Bhaktamal verko, kiu estas konsiderata grava fonto por literatura kaj religiema historio de norda Hindio, mencias Mirabai. Tio konfirmas ke ŝi estis vaste konata kaj amata figuro en la Bhakti-movada kulturo ĉirkaŭ la jaroj 1600 p.K. Fakte, la historio de Meera estas la plej fama el la nordhindiaj sanktuloj. Pluraj Mirabai komponaĵoj ankoraŭ hodiaŭ estas kantataj en Barato, ĉefe kiel religiemaj kantoj, kvankam preskaŭ ĉiuj havas filozofian implicon. Unu el ŝiaj plej popularaj komponaĵoj estas ‘Mi ricevis la riĉecon de la beno de Sinjoro Rama’.
Ŝia morto estas ĉirkaŭita de mistero kaj religia simboleco: oni diras ke kantante en templo, ŝi degelis en la koron mem de Krishna.
Legendoj pri la vivo de Meera, de pridiskutata aŭtentikeco, estis la temo de filmoj, bildstrioj kaj alia populara literaturo en modernaj tempoj.
Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 54 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.
Poezio
redaktiMira Bai apartenis al la firma tradicio de Bhakti-poetoj en mezepoka Barato, kiuj esprimis sian amon al Dio per la analogioj de amo kiel la rilato de patrino de viro al ŝia infano, amiko al amiko aŭ edzino al amanto. La grandega populareco kaj ĉarmo de ŝiaj vortoj fontas el ŝia uzo en ĉiutagaj bildoj, kaj la dolĉeco de emocioj, kiujn facile komprenas ŝia popolo.
En popola kulturo
redaktiKomponisto John Harbison muzike aranĝis la tradukojn de Blay de la kantoj de Mira en la anglan. Ankaŭ ekzistas dokumenta filmo "Iuj Aĵoj, kiujn Mi Konas Pri Ŝi" de Anjali Punjabi . Du konataj filmoj de ŝia vivo estis faritaj en Barato, Mira ( 1945 ), filmo en la tamila lingvo kaj Mira 1979 ) filmo de Goulzer en la hinda lingvo. Ankaŭ produktita televida serio, Mira (2009–2010), kiu baziĝis sur ŝia vivo.