Mironcillo [mironZIljo] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. Grava vizitindaĵo estas la Kastelo Aunqueospese (aŭ Manqueospese) je 1360 metroj de alteco.

Mironcillo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 05191
Demografio
Loĝantaro 109  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 33′ N, 4° 50′ U (mapo)40.555-4.8255555555556Koordinatoj: 40° 33′ N, 4° 50′ U (mapo) [+]
Alto 1 122 m [+]
Areo 15 km² (1 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mironcillo (Provinco Avilo)
Mironcillo (Provinco Avilo)
DEC
Mironcillo
Mironcillo
Situo de Mironcillo
Mironcillo (Hispanio)
Mironcillo (Hispanio)
DEC
Mironcillo
Mironcillo
Situo de Mironcillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mironcillo [+]
vdr
Mironcillo en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Avilo centre, rozkolore.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 15,23 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 105 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 20 km de Avilo, provinca ĉefurbo, ĉe la Montaro Paramera.

Ĝi limas kun Niharra, Sotalbo, Gemuño kaj Riofrío. Tra la teritorio fluas la rojo Garganta.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti