Misak Mecarenc

armena poeto

Misak Mecarenc (armene: Միսաք Մեծարենց, 18-an de januaro 1886; Pingiana vilaĝo, vilajeto Ĥarpet- 5-an de julio 1908; Konstantinopolo, Otomana Imperio) estis elstara okcident-armena novromantika poeto.

Misak Mecarenc
Persona informo
Naskonomo Միսաք Մեծատուրեան
Naskiĝo 19-an de januaro 1886 (1886-01-19)
en Adatepe, Mamuret-ul-Aziz Vilayet,  Otomana Imperio
Morto 5-an de julio 1908 (1908-07-05) (22-jaraĝa)
en Konstantinopolo,  Otomana Imperio
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Balıklı Armenian Cemetery
Lingvoj okcident-armenaarmena
Loĝloko Sivas
Alma mater Mesrobian college • Anatolia College in Merzifon • Getronagan Armenian High School
Okupo
Okupo poeto
vdr
Poŝtmarko de 2012 de Armenio, celebranta la 125an datrevenon de la nasko de Mecarenc.

Biografio redakti

Misak Mecarenc naskiĝis kiel Misak Mecadurjan en la Pingiana vilaĝo de Ĥarpet, proksime de Agn. En 1894, li translokiĝis kun sia familio al Sebastia, kie li frekventis la Aramian Lernejon. Ĝis 1902 li frekventis la Anatolan Internulejon en Marzvan. De 1902-1905, li frekventis la Centran Lernejon en Konstantinopolo. Tamen tuberkulozo devigis lin forlasi sian edukadon, kaj li poste mortis pro la malsano la 4-an de julio 1908 en la aĝo de 22 jaroj[1].

Poezio redakti

Mecarenc komencis verki ekde 1901, kun siaj unuaj versoj publikigitaj en 1903. Li ankaŭ kunlaboris kun multaj okcident-armenaj publikaĵoj kiel "Masis", "Hanragitak", "Orienta Preso", "Lumo", "Kuriero", "Manzumei Efkiar", "Buzandion".  Multo de lia poezio diskutis la malesperon de lia neevitebla morteco.

Heredaĵo redakti

La poeto riĉigis armenan poezion per siaj lirikaj kaj aŭtentikaj ĉefverkoj, kvankam Mecarenc nur sukcesis eldoni du volumojn de poezio dum sia vivo: "Dziadzan" (Ĉielarko) (1907) kaj "Nor dagher" (1907). Li estis festita en 2012 per lia portreto aperanta sur la poŝta stampo Armeniam.

Referencoj redakti