Misoo

japana sojfaba pasto
(Alidirektita el Miso)

Misoo (Japanlingve: 味噌 [miso]) estas japana kondimento, kiu konsistas plejparte el fermentintaj sojfaboj kun variaj partoj de rizo, salohordeo. Por produkti ĝin oni fermentigas miksaĵon el kuiritaj sojfaboj kaj kuirita rizo aŭ hordeo en bareloj dum dek ses ĝis dek ok monatoj. Ĉi tiu produkto verŝajne devenas de la imperia Ĉinio.

Laŭ la enhavo ekzistas:

  • Mamemiso, nur el sojfaboj
  • Komenmiso, el sojfaboj kaj rizo
  • Mugimiso, el sojfaboj kaj hordeo

Misoo estas grava ero de la japana matenmanĝ-kulturo kaj estas ingredienco por multaj tradiciaj manĝaĵoj.

Fama estas ankaŭ la misosupo. Pli ol 80% de la tuta jara produkto de misoo en Japanio estas uzata por misosupoj, kaj 75% de ĉiuj japanoj trinkas misosupon almenaŭ unufoje tage[1].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Shurtleff, William. (2001) The Book of Tofu & Miso. Speed Press. ISBN 1-58008-358-7.

Eksteraj ligiloj redakti

En la germana: