Misuria franca

Misuria franca, en angla Missouri French kaj france français du Missouri, aŭ Ilinojslanda franca (Illinois Country French kaj france français du Pays des Illinois) konata ankaŭ kiel français vincennois, Cahok kaj kromnomita "Paw-Paw French" (Asimina franca) ofte fare de individuoj ĉefe ekster la komunumo sed ne nur,[1] estas variantoj de la franca lingvo iam parolataj en supraj areoj de la valo de la Misisipia rivero en Usona Mez-Okcidento, partikulare en orienta Misurio. Tiu lingvo estas unu el la ĉefaj variantoj de la franca lingvo en Usono kaj iam estis amplekse parolata en areoj de Bonne Terre, Valles Mines, Desloge, De Soto, Ste. Genevieve, Old Mines, Sankta Luiso, Richwoods, Prairie du Rocher en Misurio, Cahokia kaj Kaskaskia en Ilinojso, kaj Vincennes en Indianio, same kiel en kelkaj aliaj lokoj.[2] Parolantoj de Misuria franca povas nomi sin "créoles" (kreoloj) ĉar ili estas posteuloj de la fruaj francaj setlantoj de Ilinojsa Lando.

Areoj kie estis (aŭ estas) parolata la Misuria franca.

Nuntempe la dialekto estas tre endanĝera, kun nur kelkaj malmultaj aĝaj indiĝenaj parolantoj. Oni supozas, ke kelkaj restantaj parolantoj loĝas en aŭ ĉirkaŭ Old Mines, Misurio.

Notoj redakti

  1. Vivrett, Elmer Joseph. Will the Circle be Unbroken? (1983). Alirita 3a de julio 2018.
  2. Zagier, Alan Scher, "History buffs race to preserve dialect in Missouri", Daily Mail, 2014-06-24. Kontrolita 3a de julio 2018.