Mito de la ĉaro kaj de la ĉaristo

La mito de la ĉaro kaj de la ĉaristo (aŭ de la flugilhava durada ĉaro) eltirita el Fedro de Platono, utilas por ekspliki la platonan teorion de la rememoro de la animo, kiu, stimulita de la percepto pri sensaj objektoj, kondukas la homon al la laŭgrada malkovro en sia intelekto, (pere de intelekta scio) de tiuj eternaj ideojn kiuj estas la kaŭzo kaj origino de la fenomena mondo. La sensa scio, malsama ol tiu intelekta, povas do oferti al tiu lasta la puŝon por startigi tian procezon. Ĉi-kaze la mito utilas por ekspliki la fenomenon kiu dum la enkarniĝo produktas rememoraĵojn ligitajn al la antaŭa ekzistado.

Platono en la Rafaela fresko la La Lernejo de Ateno, Vatikano (1509).

La Freda mita rakontas pri durada ĉaro regata de ĉaristo, personiganto de la racia kaj intelekta parto de la animo. La durada ĉaro estas trenita de paro de ĉevaloj, kies unu estas blanka kaj la alia nigra: tiu blanka prezentas la flankon de la animo regata de spiritaj sentoj (thymeidès) kaj direktiĝas al Hiperuranio, la nigra prezentas la flankon de la animo sensavidan (epithymetikòn) kaj direktiĝas al la sensa mondo. La du ĉevaloj estas regataj de vejroj de la ĉaristo kiu reprezentas la racion: ĝuste tiu ĉi ne moviĝas siainiciate sed posedas nur la taskon de la gvido.

La durada ĉaro, do la animo, devas esti direktata al la 'Hiperuranio, metafizika loko kie anfiteatre rezidas la ideoj.[1]

La celo de animo, estas plej eble kontempli la Hiperuranion kaj absorbi el ĝi la saĝon de la ideoj. La ĉaristo do devas sukcesi gvidi la ĉevalojn en la saman direkton, al alto, bridante tiun nigran kaj spronante tiun blankan por eviti aŭ malfruigi la subenfaligon en la reenkarniĝon.

Fakte, kiu subenfalas tuj tiu renaskiĝos kiel senscia persono aŭ ĉiukaze fora el la filozofia saĝo, dum tiuj kiuj sukcesis kontempli Hiperuranion laŭ pli longa tempo, tiuj renaskiĝos kiel saĝuloj kaj filozofoj. [2]

Tiu mito dum eksplikas la originon de la ideajn rememorojn pruvas ankaŭ la senmontecon de la animo.[3]

Samcelaj mitoj redakti

Troviĝas io simila a la Fedra mito kiel ekspliko de la rememoraĵoj de la pasinta reenkarniĝo en iuj upanishad kiel en tiuj Katha upanishad kaj Muktikā Upaniṣhad de Hinduismo, kaj spuroj ankaŭ en Budhismo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Platono: Fedro 247a-253c.
  2. Disĉiplo de Platono, Aristotelo sen ideoj kaj hiperuranio, sed per la doktrino de la intelekto aktiva, kiu eltiras la ideojn el la sensaĵoj.
  3. Platon0: Fedro 248c-e.